Pri Bertilo:

Mi nomighas Bertilo Wennergren. Mi estas Svedo, sed mi loghas nun kune kun mia edzino Birke Dockhorn en Germanujo, en la vilagheto Schossin (kiu trovighas en la federacia shtato Meklemburgo en la nordoriento de Germanujo).

Mi parolas Esperanton de 1980, kaj mi estas ekde la jaro 2001 membro de la Akademio de Esperanto.

Bertilo jam lernis manghi per bastonetoj.

Vi povas vidi pli da bildoj de mi kaj Birke. Krome mi aperas ankau ie kaj tie en la bildoj de la rokbando Persone. Kaj fine ekzistas ankau la blogo de Birke kaj Bertilo, kie de tempo al tempo aperas iom da bildoj.

Mia retposhta adreso estas “bertilow” che “gmail.com”.