XHTML - Etendebla Hiperteksta Marklingvo

1. Enkonduko

XHTML = Etendebla HiperTeksta MarkLingvo (Angle “Extensible HyperText Markup Language”).

XHTML estas unu membro de la familio de hipertekstaj marklingvoj (antaue la ghisdata versio estis HTML 4). XHTML 1.0 farighis oficiala rekomendo de W3C (“World Wide Web Consortium” = Konsorcio de la Tut-Tera Teksajho) la 26-an de Januaro 2000.

XHTML ne estas ordinara ghisdatigo kaj pluevoluigo de HTML, sed rekreo de HTML en la formo de XML-lingvo. XML (Etendebla MarkLingvo, Angle “Extensible Markup Language”) estas tre ghenerala lingvo, metalingvo, kiu povas esti bazo por diversaj konkretaj marklingvoj taugaj por diversaj kampoj, ekz. speciala marklingvo por muziko, por kemio, por matematiko k.t.p. XHTML sekvas la bazajn principojn de XML, kio signifas kelkajn notendajn diferencojn kompare kun HTML 4, sed praktike XHTML estas treege kongrua kun HTML 4, kaj por tiuj, kiuj jam bone scias HTML-on, XHTML estas tre facile lernebla. Por tiuj, kiuj ankorau ne lernis HTML-on, XHTML estas pli facile lernebla ol HTML. La chi-postaj detalaj klarigoj tamen supozas iom da antauscioj pri malnova HTML.

XHTML estas kreita por uzighi en tre diverspecaj kuntekstoj. La nunaj TTT-legiloj estas tre komplikaj kaj grandaj por ke ili povu trakti la nunan HTML-on, kiuj ofte estas kaosa, erara kaj plena je nenormaj elementoj. Jam nun oni uzas por legi TTT-paghojn ne nur ordinarajn komputilojn, sed pli kaj pli ofte mankomputilojn, televidilojn, telefonojn, mastrumaparatojn (eble fridujojn!). Multaj tiaj aparatoj ne havos spacon nek komputoforton por grandegaj komplikaj TTT-legiloj, kaj ili tial bezonos dokumentojn kun strikta kodo bazita sur simplaj reguloj.

Malnova HTML tamen ne mortis

XHTML neniel nuligas la validecon de la ghisnunaj formoj de HTML. La malnova marklingvo, en chiuj siaj variantoj, longe restos plene uzebla sur siaj kampoj, kaj neniu verkanto de HTML-paghoj estas iel ajn devigata transiri al la pli moderna lingvo XHTML (ech pli moderna estas la nun ellaborata HTML5, pri kiu vi povas lerni en tiu chi pagharo). Sed same kiel HTML 4 ne malvalidigis HTML-on 3.2, nek HTML-on 2, nek ech HTML-on 1, XHTML ne mortigas HTML-on 4.

Etendebla, moduleca

XHTML evoluos al kolekto de moduloj (blokoj), kiuj provizos specifajn funkciojn. Tiujn modulojn oni povos diversmaniere kombini por diversaj specoj de dokumentoj kaj por diversaj taskoj. Jam XHTML 1.1 estas tiamaniere moduleca, sed tiu nova versio de XHTML estas ankorau apenau tre uzebla pro manko de subteno en kelkaj gravaj TTT-legiloj. Dume XHTML 1.0 estas rekomendinda.

La moduleco ankau signifos, ke XHTML povos esti kombinata kun aliaj XML-aj lingvoj. Jam aperis ekz. MathML (Matematika Marklingvo, Angle “Mathematical Markup Language”) kaj SMIL (Sinkronplurmedia Intergrig-Lingvo, Angle “Synchronized Multimedia Integration Language”). La ebloj uzi tiajn specialajn marklingvojn en XHTML-paghoj faros XHTML-on tre alloga alternativo al HTML.

Tri formoj de XHTML

XHTML 1.0 ekzistas en tri formoj, kiuj precize respondas al la tri tipoj de HTML 4.

  • Strikta (Angle “Strict”): Uzu striktan XHTML-on por puraj kaj striktaj dokumentoj sen enmiksigho de informoj pri prezentomaniero, kiuj anstataue trovighu en stilfolioj.
  • Transira (Angle “Transitional” - en HTML 4 nomata ankau “Loose” = Malstrikta): Uzu transiran XHTML-on, kiam vi bezonas uzi la prezentomanierajn rimedojn de HTML, ekz. por malnovaj TTT-legiloj, kiuj ne (bone) komprenas stilfoliojn.
  • Kadrara (Angle “Frameset”): Uzu kadraran XHTML-on, kiam vi volas uzi HTML-ajn kadrojn (subfenestrojn).

XHTML Baza

XHTML Baza (Angle: “XHTML Basic”) estas minimuma baza formo de XHTML. Ghi enhavas nur la plej bazajn kaj plej necesajn partojn de XHTML, kaj celas prezentadon en tre simplaj programoj kaj aparatoj, kiuj ne povas subteni la plenan provizon de XHTML-elementoj, ekz. porteblaj telefonoj, televidiloj k.s. En la parto “XHTML-elementoj” estas indikite, kiuj elementoj apertenas al XHTML Baza.