Kiel fari TTT-paghojn

Tiu chi kurso estas verkita precipe por tiuj, kiuj volas lerni pri TTT-paghoj dekomence, sen multe da antauaj scioj. Sed ghi eble povas esti interesa ankau por homoj, kiuj jam iom regas la temon.

La kurso instruas la marklingvon XHTML 1.0 kaj ankau iomete la stilfolian lingvon CSS. Ghi estas orientita precipe al serioza uzado de tiuj lingvoj.

Ankorau la materialo estas provizora kaj nekompleta, kaj mi bonvenigas proponojn pri korektoj kaj kompletigoj. Mia retposhta adreso estas “bertilow” che “gmail.com”.

Tiuj, kiuj jam bone regas malnovan HTML-on (HTML 4), eble preferas legi miajn aliajn paghojn pri XHTML.

La lecionoj

  1. Enkonduka leciono
  2. Kio vere estas (X)HTML?
  3. Formalajhoj
  4. Bazaj elementoj
  5. Listoj
  6. Bildoj
  7. Specialaj signoj
  8. Helpelementoj
  9. Stilfolioj
  10. Diversaj elementoj
  11. Tabeloj
  12. Formularoj