Listo de chiuj kantotradukoj

Ambau flankoj

Origina titolo: Both sides now

Muziko kaj origina teksto: Joni Mitchell

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren (surbaze de traduko nomata “Ambauflanke” farita de anonimulo)

Buklaj haroj de anghel’
Aera glaciajhkastel’
Kaj plumkanjonoj sub chiel’
Jen nuboj en memor’

Sed nun, nur kontrausuna bar’
Al chiuj pluvoportantar’
Briladus mi ech sen kompar’
Se nuboj estus for

Jes, ambau flankojn vidis mi
Chiele, tere kaj ech pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis nubojn sed ne plu

Lunoj, steloj, cirka tent’
Danciga, ho vertigha sent’
Pro elfabela korkontent’
Jen amo en memor’

Sed nun pajaca mistifik’
Al mi ridadas la publik’
Kashighu chia autentik’
Enigma restu kor’

Jes, ambau flankojn vidis mi
Donace, prene kaj ech pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis amon sed ne plu

Larmo, timo kaj inklin’
Elkrii: “Ho, mi amas vin!”
Revoj, streboj, ilumin’
Jen vivo en memor’

Nun kapojn skuas amikar’
Pro shanghoj de l’ repertuar’
Mi perdas, gajnas sen amar’
Plu pashas sen angor’

Jes, ambau flankojn vidis mi
Mi ploris, ridis kaj ech pli
Nun restas nura ambigu’
Mi konis vivon sed ne plu