PMEGGramatiko / E-vortecaj vortetoj / E-vortecaj vortetoj ceteraj /

14.3.4. Ajn

Ajn montras emfaze nedifinitecon aux indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj, cxefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaux kun I-vortoj kaj CXI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn cxiam staras post la koncerna tabelvorto:

Antaux ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi CXI-vorton aux I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, CXI-vorto aux I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon.[M.66] Pli bone: ...cxian ajn pagon aux ...ian ajn pagon.

Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn farigxus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankoraux apenaux uzata.

Vortfarado «

Ajna = “cxiu ajn, iu ajn, arbitra”: Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus cxiun/cxian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron. (= Prenu cxiun ajn nombron.)


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:56 GMT)