PMEG 2023

17.5. Kaj... kaj

Duobla au plurobla kaj estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antau chiuj kunligitaj aferoj, ankau antau la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:

  • Kaj Petro kaj Karlo laboras. Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambau laboras.

  • Al tiu bona knabo [...] ni alportos kaj frateton kaj fratineton.FA1.210 Ordinare ili (la cikonioj) alportas frateton au fratineton, sed ne ambau.

  • Petro kaj fumas kaj drinkas. Insisto, ke li fakte faras ambau agojn.

  • Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jhaluzo jam de longe malaperis.Pr.9 Insisto, ke chiuj tri malaperis.

  • – Chu vi havas auton au biciklon? – Kaj, kaj. (= Mi havas kaj auton, kaj biciklon.)