PMEGGramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Aliaj rolvortetoj /

12.3.6.8. Po

Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas gxin kiel E-vortecan vorteton. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, cxu povas aperi N-finajxo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombrovortoj. Cxi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri gxia loko en frazo.

Po montras distribuon de kvantoj. Bedauxrinde multaj scias nur, ke po iel cxeestas en distribuaj esprimoj, sed necesas ankaux scii, precize kion po signifas, kaj kie en distribua frazo gxi trovigxu.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aux kvanto. Post po do cxiam devas stari nombrovorto aux alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj ajxoj, al pluraj lokoj aux simile. Al cxiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto. Iafoje la nombro aperas en la frazo, alifoje ne:

Erara uzo de po «

Ofte oni metas po antaux la malgxusta esprimo. Jen tipa ekzemplo:

  • *Tiu cxi sxtofo kostas dek dolarojn po metro.*

La parolanto intencis diri, ke cxiu metro de la sxtofo kostas dek dolarojn. Sed laux tiu signifo, kiun po havas cxe Zamenhof, la frazo ricevas tute alian signifon. Po devas cxi tie rilati al subkomprenata unu po unu metro. La kalkulo do farigxas: 1 metro oble 10 (la nombro de dolaroj) = 10 metroj. La multiplika rezulto de po-frazo cxiam estas nombro aux kvanto de tio, kion montras la po-esprimo (vidu cxi-antauxe). En la frazo po aperas antaux la esprimo (unu) metro. La rezulto de la kalkulo estas do dek metroj, ne dek dolaroj. Tiuj dek metroj da sxtofo kostas sume dek dolarojn. Tio signifas, ke cxiu metro kostas unu dolaron. Tio ne estis la intencita senco.

Gxusta frazo estas:

  • Tiu cxi sxtofo kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo farigxas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj. Nun la rezulto montras dolarojn, cxar po staras antaux la esprimo dek dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en cxi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaux metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn cxi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaux aliaj rolvortetoj (aux E-formo) povas esti uzataj. En la cxi-antauxa ekzemplo eblas ekz. laux metro aux metre.

Notu ankaux la diferencon inter la jenaj frazoj:

  • La auxto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La auxto veturis sume 5 horojn, kaj gxi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La auxto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La auxto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio dauxris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Por eviti erarojn oni memoru, ke po cxiam staru antaux nombrovorto aux alia kvanta esprimo. Vidu ankaux la klarigojn pri frakcistrekoj.

Cxiu anstataux po «

Ofte la vorteto cxiu povas sola montri distribuan sencon: Cxiu banano kostas (po) unu speson. Cxiu el ili ricevis (po) cent euxrojn. Kun po tiaj cxi frazoj tamen farigxas pli klaraj.

Vortfarado «

Poa = “po unu”: Ili trinkis poan glason.

Poe = “po”: Ili ricevis poe du pomojn kaj duonan.

Poa kaj poe estas nuraj proponoj (en PAG). Ili apenaux estas uzataj, kaj ili estas komplete superfluaj.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:55 GMT)