PMEGGramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Aliaj rolvortetoj /

12.3.6.2. Dum

Dum montras tempodauxron, = “en la dauxro de”. Dum staras antaux tempa aux aga esprimo:

Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en. Legu ankaux pri tempa tra, kaj tempa por.

Frazenkondukilo «

Dum estas ankaux frazenkondukilo: Forgxu feron dum gxi estas varmega.[PE.616] Tio estas ecx la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis uzata kiel rolvorteto.

Vortfarado «

Dume = 1. “Dum tiu tempo”: Mi iros gxin akiri en la urbo! dume sidu iom cxe mia malsana infano![M.198] 2. “Provizore, gxis pli gxusta tempo”: La verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke gxi iom post iom eliru ankaux en aliaj lingvoj.[OV.156] 3. “kontraste al tio, kontrauxe”: La ekposedo de cxio tio cxi [verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inferan paciencon [...]. Dume lingvo arta anstataux tiu cxi tuta hxaoso [...] donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”.[FK.272]

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:18 GMT)