PMEG 2023

2.1. Bazaj elparolaj reguloj

En Esperanto chiu litero chiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni chiam povas uzi, sed en la praktiko chiu litero varias en sia elparolo.

La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Chiuj aliaj estas konsonantoj.

Akcento «

En vortoj kun du au pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian lautecon, sed akcentata vokalo povas ankau esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.

La akcento estas chiam sur la antaulasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj montras akcenton chi tie):

  • táblo, neníam, rapída, taksío, familío, revolvéro, krokodíloj, eskímo, diskútas, métro, metróo, ápud, anstátau, trícent, málpli, ékde, k.t.p.

Rimarku, ke U kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas ilin duonvokaloj.

La finajhon O oni povas anstatauigi per apostrofo. Apostrofo estas kalkulata kvazau vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne shanghighas: taksí, familí, revolvér’, metró.

Legu ankau pri kromakcentoj, silaboj kaj silabolimoj, foresto de akcento kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj.

Vokaloj «

Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La vochkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si lau la pozicio de la lango: lau vasteco kaj lau antaueco.

Vasteco «

Esperanta vokalo povas esti:

malvasta malgranda malfermajho inter la lango kaj la busha plafono (I, U)
mezvasta mezgranda malfermajho (E, O)
vasta granda malfermajho (A)

Antaueco «

Esperanta vokalo povas esti:

antaua la malfermajho inter la lango kaj la busha plafono estas proksima al la dentoj (I, E)
malantaua la malfermajho inter la lango kaj la busha plafono estas malproksima de la dentoj (U, O)

La malantauaj vokaloj estas preskau chiam elparolataj kun rondigitaj lipoj, sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.

La kvin vokaloj de Esperanto «

VokaloPriskriboSonsimbolo lau IFA
Imalvasta antaua [i]
Umalvasta malantaua[u]
Emezvasta antaua[e]
Omezvasta malantaua[o]
Avasta[a]

Antaueco ne gravas che la vokalo A, char ghi estas la sola vasta vokalo.

Vokala variado «

En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiche libera. Gravas nur, ke la elparolo de chiu vokalo ne farighu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La ghusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la busho, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimighas al la limoj, au transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.

Noto: Bedaurinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin.

La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge au mallonge, lauplache. Vokalo, kiu estas akcentata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo (simíla). Sed se sekvas pli ol unu konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longighas (rezísti). Ankau antau C, CH kaj GH multaj elparolas akcentajn vokalojn mallonge (régho).

La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke chiu Esperanta vokalo estas elparolata “senmove”. Oni ne audeble movas la langon de unu pozicio en la busho al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel “ej”, O ne kiel “ou”.

Kiam I staras tuj antau alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel “ij”: mia = “mija”, liuto = “lijuto”, bieno = “bijeno”. Tia elparolo estas malghusta, kaj oni provu eviti ghin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ekzistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), ghi tamen povas esti tolerata. Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan “j” kun tre forta frota sono (preskau kiel JH), char tiam oni tro malproksimighas de la ghusta elparolo.

Konsonantoj «

Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si lau maniero (kiel oni baras la aeron), lau loko (kie en la busho oni baras la aeron), kaj lau vocheco (chu la vochkordoj vibras au ne).

Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (U kaj J). Ili estas vokaloj lau la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konsonantoj.

Maniero «

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:

eksplode kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpusho (B, P, D, T, G, K)
frote nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono (V, F, Z, S, JH, SH, HH, H)
ekfrote kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpusho, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, GH, CH)
naze kompleta busha baro, la aero iras anstataue tra la nazo (M, N)
duonbare baro nur en la mezo de la busho, la aero fluas libere flanke de la lango (L)
treme pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R)
duonvokale mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, U)

Loko «

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:

lipe la du lipoj kune (B, P, M)
lipdente la malsupra lipo kontrau la supraj dentoj (V, F)
dente la lango kontrau la karno tuj malantau la supraj dentoj, au kontrau la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)
gingive la lango kontrau la gingivo iom pli malantaue ol la denta pozicio (JH, SH, GH, CH)
vele la lango kontrau la malantaua parto de la busha plafono, che la tiel nomata velo (G, K, HH)
glote che la vochkordoj en la gloto – en la gorgho (H)

Vocheco «

Esperanta konsonanto povas esti:

vocha la vochkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D, G, V, Z, JH, GH, M, N, L, R)
senvocha la vochkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, SH, HH, H, C, CH)

La 23 konsonantoj de Esperanto «

KonsonantoPriskriboSonsimbolo lau IFA
Beksploda lipa vocha[b]
Peksploda lipa senvocha[p]
Deksploda denta vocha[d]
Teksploda denta senvocha[t]
Geksploda vela vocha[g]
Keksploda vela senvocha[k]
Vfrota lipdenta vocha[v]
Ffrota lipdenta senvocha[f]
Zfrota denta vocha[z]
Sfrota denta senvocha[s]
JHfrota gingiva vocha[ʒ]
SHfrota gingiva senvocha[ʃ]
HHfrota vela senvocha[x]
Hfrota glota senvocha[h]
Cekfrota denta senvocha[ts]
GHekfrota gingiva vocha[dʒ]
CHekfrota gingiva senvocha[tʃ]
Mnaza lipa vocha[m]
Nnaza denta vocha[n]
Lduonbara denta vocha[l]
Rtrema denta vocha[r]
Jduonvokalo malvasta antaua[j]
Uduonvokalo malvasta malantaua[w]

Konsonanta variado «

Chu sono estas vocha au senvocha gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj malsimilas nur per la vocheco, ekz. B – P kaj GH – CH. Por aliaj sonoj la vocheco ne estas tre grava. Ekz. H estas normale senvocha, sed ghi povas farighi vocha sen ia ajn problemo, ekz. inter vokaloj (kahelo, kohera k.a.).

Kiam senvocha konsonanto staras tuj antau vocha konsonanto, multaj emas vochigi ghin: akvo “agvo”, okdek “ogdek”. Kaj inverse, kiam vocha konsonanto staras antau senvocha, multaj emas senvochigi ghin: subtaso “suptaso”, absolute “apsolute”. Tiaj shanghoj principe neniam estas regulaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kauzas miskomprenojn. Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparolighas kiel GZ: ekzemple “egzemple”. Tio estas neregula, sed praktike akceptata. Iafoje iuj eble emus senvochigi vortfinan vochan konsonanton: apud “aput”, sed “set”, hund’ “hunt”, naz’ “nas”. Tiaj shanghoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive “ku” kaj “gu”: akvo “akuo”, kvin “kuin”, gvidi “guidi”. U neniam povas sekvi rekte post konsonanto en vera Esperanta vorto, kaj tial miskomprenoj apenau povas estighi, sed tia elparolo estas principe malghusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj CH kun forta elspiro, kvazau kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun elspiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro che la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas “hele”. Se oni samtempe levas la malantauon de la lango kontrau la velo, la L sonas “malhele” (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke ghi ne sonu kiel U. Tio okazas, se la chefa baro che la dentoj malaperas.

N estas denta naza konsonanto. Ghi kontrastas al la alia naza konsonanto M, kiu estas lipa. Kiam N staras antau gingiva au vela sono, oni emas shanghi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), au velan sonon (granda diferenco), por faciligi la elparolon: tranchi, manghi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, char ne ekzistas gingiva au vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus konfuzighi. Simile oni emas elparoli M lipdente antau alia lipdenta sono: amforo, shaumvino k.a. Ankau tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., char tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas chiam uzi la bazan elparolon de N kaj M. Nepre erare estas elparoli N kiel M (pro influo de sekvanta lipa konsonanto), ekzemple mampremo anstatau manpremo.

R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la busho oni faras la sonon. Ekz. uvula (kartava) R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ghi estu trema. Do ankau uvula R prefere estu trema, “rulata” (tiam la uvulo tremas kontrau la lango). R estu same trema en chiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankau diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankau netremajn, kaj tio estas sufiche akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuzighu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare distingu inter ekz. revi kaj levi, inter maro kaj malo, k.t.p. Oni ankau atentu pri R post vokalo: parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuzighu kun kato, k.t.p.

La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge au mallonge, lauplache.

Ekfrotaj konsonantoj «

La ekfrotaj sonoj C, CH kaj GH tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TSH kaj DJH. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-shangho, kased-jhurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TSH kaj DJH oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, CH kaj GH la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, CH kaj GH kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: chu, lacho, ech, centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazau vocha C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni chiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte elparolas ilin kunece, ekfrote). Ankau la maloftegaj KHH (muzikhhoro), PF (pfenigo) kaj BV (Zimbabvo) estas sinsekvoj de samlokaj (au preskau samlokaj) eksplodaj kaj frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli chu aparte, chu kunece (ekfrote).

Noto: Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz. *tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj *Potsdamo*. Normalaj Esperantaj formoj estas tamen ceceo, Picburgo° kaj Pocdamo°.

Duonvokaloj «

La duonvokaloj J kaj U estas lau la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas chiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo chiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.

La duonvokalo U aperas normale nur en la sinsekvoj AU kaj EU. La sinsekvoj OU, IU kaj UU estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OU, sed por preskau chiu OU-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OU: poupo (prefere pobo), toufuo (prefere tofuo°). IU kaj UU neniam aperas.

La Fundamento diras, ke “U estas uzata nur post vokaloj”. Escepto estas la Fundamenta liternomo uo. Ekzistas ankau sonimitoj kiel kuaks kaj ua, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan au postkonsonantan U-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vashingtono, sandvicho, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi U en chiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan au postkonsonantan U: *Guatemalo*, *uato*, *uesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi U pli libere: Uakajama (Wakayama, japana urbo), Uinchestr (Winchester, angla urbo), Uoshingtn (Washington), Ruanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinchestro°, Vashingtono kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antau kaj post chiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiche facila, ekz. jesies, jamiam, jaia kaj jenien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielomjelo kaj violovjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne chiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J. Vortoj kiel regiono ofte elparolighas pli-malpli kiel “regjono”. Tio estas principe malghusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen chia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermajhon inter la lango kaj la busha plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, precipe kiam J aperas antau vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antau au post I, estas preskau necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, shijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskau kiel JH, char tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: jurojhuro, jakojhako, jetojheto, majoromajhoro.

Iafoje oni demandas, chu en ekz. kajo kaj naua la duonvokalo apogu sin al la antaua au la posta vokalo. Chu estu “ka-jo” au “kaj-o”? Chu estu “na-ua” au “nau-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli lauplache. Tamen U plej ofte apogas sin al la antaua vokalo, al kiu ghi tre forte apartenas. La duopoj AU kaj EU estas kvazau fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankau la klarigojn pri silaboj kaj silabolimoj.

HH kaj H «

Ofte oni legas, ke la diferenco inter HH kaj H estas malsama forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambau estas senvochaj frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj “elspiroj” eble estas malsamaj, sed ili ne distingighas lau la spirado. La vera diferenco estas, ke HH estas farata che la velo, per la lango, dum H estas farata en la gloto, per la vochkordoj. H fakte estas kvazau senvocha vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni ghin deirante de vokalo, kiun oni poste senvochigas. Por lerni HH oni povas deiri de K, kies malfermajhon oni iom post iom malfortigu tiel, ke ghi farighas frota sono, HH.

Alternativoj de HH-vortoj «

HH estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke ghi estas tro malfacila, char ghi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kauzo, ke HH estas malfacila por iuj, estas ghia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri HH, oni preskau neniam havas okazon ekzerci sin pri ghi.

De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al vortoj kun HH. K estas la plej proksima sono, char ghi estas elparolata en la sama loko kiel HH. Tial oni plej ofte anstatauigas HH per K en la alternativaj vortoj: hhemiokemio, hhirurgokirurgo, hhaosokaoso, mehhanikomekaniko, tehhnikotekniko, k.t.p. Por chiu radiko, en kiu HH sekvas tuj post R, ekzistas alternativa formo kun K: arhheologioarkeologio, arhhitektoarkitekto, monarhhomonarko.

En kelkaj okazoj simpla anstatauigo per K kreus kolizion kun alia vorto. Tiam oni povas anstatauigi per alia litero, ekz. CH, au shanghi la vorton en alia maniero: Hhinochino (kino havas alian signifon), hhilochilo (kilo havas alian signifon), hholerokolerao (kolero havas alian signifon), hhorokoruso (koro havas alian signifon).

Ghenerale ambau vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeblaj. Kaj la malnova HH-formo, kaj la nova vorto sen HH, estas egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas de la propra gusto. Tamen en kelkaj okazoj la HH-formo plene malaperis el la praktika uzo, kaj tiam ordinare ne estas rekomendinde reenkonduki ghin. Ekz. hhino plene malaperis. Oni uzu prefere nur la formon chino (krom se oni ial volas uzi malnovecan lingvajhon).

Iuj HH-vortoj ankorau ne havas ghenerale akceptitan sen-HH-an alternativon. Ekz. ehho kaj Chehho.