PMEG 2023

39.2.28. ULTRA

“Ekstrema, eksternormala”. Tehhnika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencighas per “ultra”: sono ultrasono = “sono tiel altfrekvenca, ke ghi estas neaudebla”, viol(kolor)a ultraviol(kolor)a = “havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro”, centrifugilo ultracentrifugilo = “ekstreme efika centrifugilo”, konservativa ultrakonservativa. Normale oni uzu trans au ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA.