Pli rapida Tekstaro

Ĉi tie mi blogas ne nur pri PMEG, sed iafoje ankaŭ pri la Tekstaro de Esperanto. Hodiaŭ mi aldonis la eblon serĉi pli rapide en la Tekstaro. Aldoniĝis nova butono Rapide. Se oni uzas ĝin, la serĉoj povas esti duoble aŭ eĉ trioble pli rapidaj. Tio tamen ankaŭ kaŭzas, ke en la serĉorezultoj la elektitaj tekstoj aperas en iom hazarda ordo la serĉorezultoj alvenas en hazarda ordo (sed finfine tamen listiĝas en la ordinara kronologia ordo). Se por vi la vicordo estas grava, vi do ne uzu la rapidan serĉadon, sed alie vi ĝuu la pli rapidan Tekstaroserĉilon! Sed se la trafonombro atingas la elektitan maksimumon, antaŭ ol ĉiuj tekstoj estas priserĉitaj, tiam ne estas antaŭvideble, kiuj tekstoj entute aperas kun serĉorezulto. Depende de tio, ĉu tia antaŭvidebleco estas grava al vi, vi elektu mem, ĉu uzi la rapidan serĉadon. Ĝuu la pl rapidan Tekstaroserĉilon!

Pli detalajn klarigojn pri la nova funkcio vi povas legi en la klarigopaĝo de la Tekstaro.

Cetere antaŭ kelkaj tagoj mi aldonis ankaŭ novan butonon Inverse, per kiu oni povas elekti priserĉi la tekstojn en inversa ordo, komencante per la plej nova el la elektitaj tekstoj.

Vidu krome la liston de Tekstaro-novaĵoj.

PMEG 15.3 = PMEG 2022

Mi ĵus lanĉis version 15.3 de PMEG sub la nomo PMEG 2022. Ĝi estas havebla en la ordinara versio Interreta, kaj ankaŭ elŝutebla kiel HTML kaj kiel PDF. Kiel PDF estas havebla ankaŭ PMEG 2020, kiu ekzistas ankaŭ kiel libro eldonita de E@I.

La ŝanĝoj en PMEG 2022 ne estas tre grandaj. La precipa kialo, ke mi lanĉis ĝin jam nun, estis la neceso adapti la fontindikojn de ĉiuj zamenhofaj ekzemploj el la teksto La batalo de l’ vivo. Tio necesis, ĉar mi samtempe anstataŭigis la tekston de tiu verko en la Tekstaro de Esperanto. Tie nun estas la origina zamenhofa versio de tiu traduko el 1891. Antaŭe en la Tekstaro estis la teksto de posta eldono, kiu enhavas multajn ŝanĝojn ne-zamenhofajn. Mi tamen kaptis la okazon realigi kelkajn aliajn ŝanĝojn kaj kompletigojn de la enhavo de PMEG.

Nun miaj tri ĉefaj Esperantaj projektoj praktike kunfandiĝis en unu solan kompleksan projekton: PMEG + Tekstaro de Esperanto + PIV (redaktado de la sekva eldono). Kaj PMEG, kaj la redaktata versio de PIV enhavas ligilojn al tekstoj en la Tekstaro, kaj tiamaniere la tri projektoj evoluas kune.

La oficiala versio de PIV estas tamen PIV 2020, kiu estas legebla ĉe vortaro.net. La redaktata versio ankoraŭ ne estas publike alirebla. Sed oni povas iom legi pri la laboro en la PIV-blogo.

PMEG 15.2

Mi ĵus lanĉis version 15.2 de PMEG, kiu diferencas de versio 15.1 nur per manpleneto da tre malgrandaj korektoj de tajperaroj. Kvankam mi skribis antaŭe ĉi tie, ke la dua eldono de PMEG kiel libro baziĝas sur versio 15.1, en la vero mi sukcesis antaŭ ol oni ekpresis la libron, korekti tiujn detalojn, kaj sekve la libro vere baziĝas sur versio 15.2.

Pli grave estas, ke la libro nun efektive estas distribuata al tiuj, kiuj mendis ĝin. Multaj ĝin eĉ jam ricevis. Ankaŭ mi ricevis miajn du aŭtorajn ekzemplojn, kio tre ĝojigis min. Mi estas tre kontenta pri la rezulto kaj precipe pri la nova bela kovrilo fasonita de Katerina Miri Lozina. Dankon!

Se vi maltrafis la tutan aferon, ankoraŭ kompreneble ne estas tro malfrue por havigi al vi PMEG-on 2020 kiel libron: https://pmeg.ikso.net

Mi estas tre kontenta pro la glata kaj agrabla kunlaboro kun E@I, kiu realigis la eldonon kaj faris brilan mendokampanjon. Koran dankon al ĉiuj ĉe E@I, kiuj kunlaboris pri tio!

Kaj dankon al ĉiuj, kiuj aĉetis la libron! Per tio vi grave subtenas mian laboron, kiu tute ne finiĝas per tiu ĉi eldono. Sur la horizonto mi jam vidas la unuajn lumbriletojn de nova eldono de la Detala Esperanto-Gramatiko (ankaŭ nomebla Pometo), kiu kompreneble baziĝos sur PMEG 2020.

PIV-Blogo

Mi ĵus lanĉis apartan blogon pri la interreta versio de PIV – la Plena Ilustrita Vortaro 2020. Vi trovos ĝin ĉe vortaro.net/blogo/.

Dume estas tie nur du afiŝoj, kiujn mi kopiis el tiu ĉi blogo. Sed aperos pliaj, ĉar mi laboras nun pri gravaj ŝanĝoj de vortaro.net.

Nova PIV

La nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, PIV 2020, estas finfine presita kaj estos baldaŭ mendebla (eble post kelkaj semajnoj). Sed la interreta versio de PIV 2020 estas jam nun publike alirebla, ekde hodiaŭ.

PIV 2020 loĝas nun provizore ĉe la adreso bertilow.com/vortaro.net/. Sed iam poste ĝi estos ĉe vortaro.net, kie nun troviĝas PIV 2005.

La nova serĉilo de PIV 2020 estas plene reprogramita kaj ofertas multe pli da ebloj ol la malnova ĉe vortaro.net. Ĉiuj novaj funkcioj estas detale prezentitaj en la sekcio “Klarigoj”.

Vi povas legi pli pri mia laboro pri PIV en la ĉi-tiea afiŝo PIV-laboro.

Vi ankaŭ povas spekti prelegon pri “La estonteco de PIV”, kiun mi prezentis en la SAT-kongreso antaŭ kelkaj tagoj. Tie mi iom demonstris la novan serĉilon, kaj diskutis la enhavon de PIV 2020, kaj ankaŭ iom skizis la estontan evoluon de PIV.

De Perlo al Pitono

Ĉi tiu afiŝo temas pri mia laboro pri la Tekstaro de Esperanto. Ĝi tamen rilatas ankaŭ al PMEG, ĉar la Tekstaron mi ne nur prizorgas, sed ankaŭ mem uzadas. Ĝi fakte estas unu el miaj plej gravaj helpiloj, kiam mi laboras pri PMEG. La afiŝo ankaŭ temas pri Pitono, sed ne pri la serpentospeco (atentu la majusklon en “Pitono”). Ĝi temas pri la programado lingvo Pitono.

Legi plu

La Tekstaro kreskas

Unu el la plej gravaj rimedoj, kiujn mi uzas, kiam mi verkas PMEG-on, estas la Tekstaro de Esperanto, kiu estas priserĉebla kolekto de tekstoj en Esperanto el la tuta historio de la lingvo.

Mi retrospektive tre bedaŭras, ke la Tekstaro ne ekzistis en la jaroj 1994 – 2005, kiam mi faris la plej grandan parton de la PMEG-laboro. Sed post la apero de la Tekstaro mi des pli fruktuzis ĝin por plibonigi kaj evoluigi PMEG-on. Mi tamen kompreneble ne estas la sola, kiu uzas la Tekstaron por esplori la lingvon. Ĝi estas nuntempe unu el la plej gravaj rimedoj por Esperantologoj kaj aliaj, kiu interesiĝas pri la uzo kaj evoluo de la lingvo.

Lastatempe mi aldonis al la Tekstaro grandan kolekton de artikoloj el la junulara revuo Kontakto kaj hodiaŭ ankaŭ la faman verkon “La bona lingvo” de Claude Piron.

La Tekstaro nun ampleksas 10.475.231 da vortoj. La atingo de dek milionoj da vortoj estas grava mejloŝtono.

La Tekstaro ekzistas dank’ al subteno de ESF (“Esperantic Studies Foundation”). Sed ankaŭ vi povas subteni mian laboron pri PMEG kaj la Tekstaro (kaj ankaŭ aliaj projektoj).

PMEG 15.0.11

Mi ĵus publikigis ankoraŭ unu provizoran version de PMEG kun pluraj (espereble) utilaj novaĵoj.

Interalie mi plibonigis la klarigojn pri demandaj kaj rilataj subfrazoj kaj pri da/de. Tiuj novaj aldonoj venas origine el diskutoj en Fejsbuko, kie mi ofte respondas demandojn pri gramatiko. Ne malofte mi poste konstatas, ke mia respondo eble povas en ia formo eniri en PMEG-on. Ĝuste tiel okazis ĉi-foje. Mi do estas tre danka al tiuj, kiuj kundiskutas en Fejsbuko kaj ankaŭ en aliaj forumoj, kaj al tiuj, kiuj alskribas min retpoŝte petante konsilojn aŭ proponante plibonigojn.

Ĉiuokaze vidu la liston de novaĵoj en PMEG 15.0.11 de la 19-a de Novembro 2019. Kaj ĝuu!

Teĥnikumado

Mi provizore malŝaltos komentadon ĉi tie, ĉar mi nun komencos transloĝigadon de tiu ĉi blogo kaj ĉiuj miaj TTT-ejoj al nova servilo. Dum tiu transirado daŭros, kredeble estos iom da misfunkciado kaj eĉ nefunkciado de miaj TTT-ejoj “bertilow.com”, “tekstaro.com”, “lingvakritiko.com”. Mi esperas, ke la problemoj ne estos tro grandaj, nek tro longedaŭraj.

PMEG 15.0.10

Farinte amason da drastaj teĥnikaj ŝanĝoj en la Tekstaro de Esperanto, mi turnis min denove al PMEG, kie mi faris eble iom malpli drastajn ŝanĝojn de la fona teĥniko, sed tamen sufiĉe ampleksajn. La teĥnikaĵoj (HTML, CSS, Javaskripto…) iom postrestis la evoluon de tiuj kampoj, kaj iuj aferoj, kiujn mi ĝis nun uzadis, montriĝis ne plu vivantaj, kaj mi devis trovi novajn eblojn.

Ĉiuokaze tio donis okazon por lanĉi ankoraŭ unu version de PMEG (ankoraŭ provizoran). Sed en ĝi tute ne estas nur teĥnikaj kaj kosmetikaj diferencoj. Ankaŭ la enhavon mi riĉigis kaj prilaboris. Interalie mi realigis plurajn proponojn, kiuj venis al mi de homoj, kiuj mem uzas PMEG-on. Grandan dankon al vi, karaj amikoj!

Do, vidu la liston de novaĵoj en PMEG 15.0.10 de la 16-a de Oktobro 2019.

Kaj ĝuu!

PMEG 15.0.9

La somero finiĝis nun ĉi tie en Germanujo. La somero estis tre bona. Mi interalie estis en NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), kie mi instruis Esperanton al la progresintoj (brilaj homoj!) uzante interalie PMEG-on. Kaj nun finfine estas tempo por nova versio de PMEG: 15.0.9. Vidu la liston de novaĵoj (kaj ĝuu!).

Nova PMEG-versio 15.0.8

Baldaŭ mi vojaĝos al Usono, al Nord-Karolino, al la urbo Raleigh, kie mi instruos en NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto). Tie mi kompreneble uzos PMEG-on. Mi ĵus faris kelkajn gravajn ŝanĝojn en PMEG, kaj sekve estas bona okazo por lanĉi novan provizoran version, por ke la partoprenantoj mia kurso havu kiom eble freŝan version je dispono.

La ŝanĝoj, kiujn mi faris, koncernas precipe la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto.

Do, jen versio 15.0.8 de PMEG. Ĝuu!