Listo de chiuj kantotradukoj

Dancas la vento

Origina titolo: Den stackars Anna eller Molltoner från Norrland, sed plej ofte nomata Vårvindar friska

Sveda popolmelodio

Teksto: Julia Nyberg

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren. La traduko estas tre libera kaj redonas nur la du unuajn strofojn de la originaj ses. La ceteraj kvar estas apenau plu kantataj.

Dancas la vento, kuras torento
Kiel printempa ludo de am’
Granda ondego saltas sen rego
Ghis en la mar’ finighos la dram’

Plendu la korno, plendu en shok’
Velkas la tonoj kontrau la rok’
Post la funebro restos la febro
Dauros la atendad’

Ve, la malghojo de l’ lasta fojo
En adiaua fina brakum’
Viaj okuloj kiel speguloj
Donis promeson nur de mallum’

Plendu la korno, plendu en shok’
Velkas la tonoj kontrau la rok’
Post la funebro restos la febro
Dauros la atendad’