Persone

Longe for

muziko & teksto: Martin

La suno jhetas lumon al la urba strat’
Finfine la printempo venis
Mi vidas chion nun en tute nova stat’
kaj ghojas nun char mi eltenis

La sento kreskas ke mi estas viva hom’
char eblas vivi pli facile
La tuta mondo estas mia propra dom’
La koro batas maltrankvile

por vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’

La verda parko estas nun la renkontej’
same mirinde chiujare
Dum tia tag’ mi pensas ke mi shatus plej
nur trinki vinon apudmare

Mi vere shatas la printempon tie chi
sed dum la tagoj mi laboras
Kaj kvankam mi amas la amikojn chirkau mi
okazas foje ke mi ploras

por vi, char vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’

Tro longe jam atendis mi
sed tamen mi atendos pli

La suno jhetas lumon al la urba strat’
kaj lante la somero venas
sed kvankam chio estas nun en nova stat’
vi sciu ke mi apartenas

al vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’