Persone

Portanto de la lum’

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Vi amis knabinojn, ne timis pri amor’
La vivon plenghuis per via tuta kor’
Elektrajn gitarojn kun lauta rokmuzik’
vi shatis, mi scias, vi estis ja amik’

Kio okazis al la filo de la nord’
Chu provas vi eskapi de la Dia pun’
Mi ludas la gitaron kaj mi pensas lau malord’
Vi ne nomu min portanto de la lum’

Vi serchis la veron, vi legis chion ajn
Nun trovis vi ion, sed estas ghi nur shajn’
Lumturo sur pinto misgvidis milojn jam
Por karmo plej pura ne decas anagram’

Mi shatas ja lumon de l’ suno kaj l’ anim’
sed ne la mislumon de via profetin’
Vekighu kaj fughu de tiu fipreghej’
Revenu al tio, kion vi shatas plej