Persone

Tute sekura

muziko & teksto: Borje Lund

Vi diris ke ghi estas tute sekura (tute sekura)
ke ghia energio estas tute pura (tute pura)
Montrighis ke ghi estas tamen plej terura
Por ni sufichas akcidento ununura

Vi diris ke ghi donos vaton kaj volton (amperforton)
ke la mashin’ ne povas perdi ech bolton (ech ne bolton)
Mi nun demandas min chu estas vi adolto?
Post certa tempo ni ricevos strangan rikolton

Kia pomp’
Kia tromp’
Vi promesis kaj asertis, sed la sekvojn vi ankorau ne spertis
Kia pomp’
Kia tromp’
La riskegojn vi neglektis, sed la spertojn vi ankorau ne sekvis

En Harisburg’ okazis preskau nenio (tute lauplane)
Cetere estas longe for de Svedio (fore lontane)
En Chernobilo jhus misiris certa radio
Kaj ekde nun ni kutimighas al cezio