PMEG 2023

9.1.2. La – individuajhoj

Kiam temas pri individuajhoj (ne pri speco), la signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato konas la aferon. La tiam signifas pli-malpli “vi scias, pri kiu(j) mi parolas”.

Foresto de la (au alia difinilo) signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato ne konas la aferon. Manko de difinilo signifas pli-malpli “vi ne scias, pri kiu(j) mi parolas”. Manko de difinilo povas ankau signifi, ke la identeco ne gravas.

Neuzo de la estas do same grava kiel uzo de la.

Ekzemploj «

  • La rozo apartenas al Teodoro.FE.5 La parolanto supozas, ke la auskultanto povas kompreni, pri kiu rozo temas.

  • Al Teodoro apartenas rozo. Nun temas pri rozo, kiun la auskultanto ne konas.

  • La infanoj kolektis florojn. La auskultanto ne scias, pri kiuj individuaj floroj temas.

  • La infanoj kolektis la florojn. Ili kolektis tiujn florojn, kiujn la auskultanto konas.

  • Infano ploras. Iu nekonata infano ploras.

  • La infano jam ne ploras.FE.6 La parolanto supozas, ke la auskultanto komprenos, kiu infano estas. La infano estas kvazau okaza propra nomo de certa konata infano.

  • Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.FE.9 Oni parolas pri konata grupo de birdoj.

  • Domo brulas! Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, chu la auskultanto scias, pri kiu domo temas.

  • La domo brulas! La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa domo, kiun la auskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).

  • Dum la du fojoj, ke vi vizitis min, mi estis tre felicha. La parolanto uzas la frazparton la du fojoj por identigi du fojojn, kiujn la auskultanto konas. (Legu ankau pri la uzo de ke post fojo.)

  • La multaj gastoj restis ghis noktomezo. La parolanto ne volas informi, ke la gastoj estis multaj, sed parolas pri ili per la okaza nomo la multaj gastoj supozante, ke la auskultanto jam audis pri ili.

  • Vi diris tion jam du fojojn. Chi tie la identeco de la fojoj ne gravas. Oni ne volas identigi la fojojn, sed nur nombri ilin. La frazo povas respondi al la demando: Kiel ofte (kiom da fojoj) mi diris tion?

  • Venis multaj gastoj al via festo, chu ne? La gastoj ja estis certaj individuoj, sed chi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri la kvanto de gastoj. Iliaj identecoj ne gravas.