PMEG 2023

14.3.10. Ja

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la dirajho:

  • Vi ja audis per oreloj propraj.H.133

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136

  • Ankorau hodiau en la nokto povas ja fali hajlo kaj chion forbati.Rt.80

  • Lia sento de audado estis tro forta, li audis ja, kiel la herbo kreskas.FA3.119

  • En la mondo ekzistas ja Dio.Gm.51

En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ghi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankau esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:

  • La floroj ja ne povoscias paroli!FA1.32

  • Mi havis de post la musa regho la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro!FA3.126

Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Iafoje oni emfaze respondas per Jes ja! Tiam ja rilatas al subkomprenata chefverbo, ekz.: Jes, tiel ja estas.