PMEG 2023

14.1.1. Tabelvortoj je E

kie en kiu loko
tie en tiu loko
ie en iu loko
chie en chiu loko
nenie en neniu loko

Kie «

  • Kie estas la libro kaj la krajono?FE.6En kiu loko estas la libro... Demanda kie.

  • Kie estas la tranchiloj? – Ili kushas sur la tablo.FE.16En kiu loko estas... Demanda kie.

  • Mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.FE.18 Kie en demanda subfrazo.

  • Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.PE.995 Kie en demanda subfrazo.

  • Mi volis resti tie, kie mi estis.FA3.135 Rilata kie.

  • Kie fumo levighas, tie fajro trovighas.PE.399 Rilata kie.

Tie «

  • En la kastelo estis granda societo, tie trovighis multe da gastoj el la chirkauajho.FA3.49..., en tiu loko (en la kastelo) trovighis...

  • La plafono tie estis malalta.M.105La plafono en tiu loko estis malalta.

  • Shtelisto shteliston evitas, char li tie ne profitas.PE.316 Tieche shtelisto.

  • Se li scius, ke mi estas tie chi, li tuj venus al mi.FE.20...estas en tiu chi loko proksime de mi, li tuj... Pri chi vidu chi-poste.

  • Li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola.FE.21

  • Mi restas tie chi lau la ordono de mia estro.FE.26

  • Tie kaj tie en la arbaro loghas homoj. Tie kaj tie au tie kaj chi tie (au simile) = “en kelkaj disaj lokoj”.

Iafoje kiam cheestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata.

Ie «

  • Chu vi loghas ie?Chu vi loghas en iu loko?

  • Certe ghi trovighas ie chi tie, tion mi scias.

Chie «

  • Chie estas varme, sed hejme plej charme.PE.536En chiu loko estas...

  • Kion mem mi faras, tion chie mi flaras.PE.308

  • Chie, kien mi venas, trovighas ia malbonajho, kiu premas la koron.FA1.144

  • Nun chie regis ghojo.FA1.79

Nenie «

  • Nenie mi havis tian bonan akcepton.Rz.80En neniu loko mi havis...

  • Pli bela reghidino ol shi trovighis nenie en la mondo.FA1.162

  • Kiu kutimis chion jughi, nenie povas rifughi.PE.1078

Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj «

Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri movighon k.s.:

  • Sonorado al li venas, sed de kie – li ne komprenas.PE.978...sed de kiu loko...

  • For de tie chi!FE.26Iru for...

  • Ho, se vi estus malproksime de chi tie!FA2.37

  • El kie vi estas?FA2.37El kiu loko...

  • Chiuj sociaj klasoj, aghoj, nacioj pushighas tie, tra kie mi intencis iri.M.39

  • Se la pordo de la ghardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri.BV.77

Direktaj tabelvortoj «

Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finajhon por montri direkton:

kien al kiu(j) loko(j), en kiu(j) direkto(j)
tien al tiu(j) loko(j), en tiu(j) direkto(j)
ien al iu(j) loko(j), en iu(j) direkto(j)
chien al chiu(j) loko(j), en chiu(j) direkto(j)
nenien al neniu(j) loko(j), en neniu(j) direkto(j)
  • Kien vi iras? – Mi iras en la ghardenon.FE.26

  • Kien vi vin turnos, chie malbone.PE.215

  • Fadeno iras, kien kudrilo ghin tiras.PE.1024

  • Rigardu tien chi.BV.79

  • Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese.Gm.58

  • Kiam mi, la sonorilo [...], svingighadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton.FA4.69

  • La malvivan korpon li ien trenis for.H.113

  • La infano [...] turnadis chien la okulojn, en kiuj vidighis miro kaj timo.M.7

  • Mi nenien plu iros hodiau.M.128

Vortfarado «

  • Tiea, chi-tieaFE.30, chiea k.t.p. = “trovighanta tie, chi tie, chie” k.t.p.: Chiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ghi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron.OV.373 Kiel urbestro de la chi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.Rz.29 La chiea pluvo detruis nian vojaghon.