PMEG 2023

27.2. I-verboj kiel subjekto

I-verbo povas roli kiel subjekto de frazo, kiam oni volas diri, kia estas la ago de la I-verbo. Plej ofte la chefverbo estas formo de esti, sed ankau aliaj chefverboj povas aperi:

  • Resti kun leono estas danghere.FE.7La ago resti kun leono estas danghera. Danghere estas perverba priskribo de resti. Ghi havu E-finajhon, char ghi estas priskribo de verbo.

  • Nun estis plej bone reveni hejmen.FA2.12La ago reveni hejmen estis nun plej bona.

  • Kritiki estas facile, fari [estas] malfacile.PE.252

  • Estis por shi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuchita chevalo.FA4.34La ago trempi siajn blankajn manojn... estis por shi plezuro.

Senca subjekto «

Kiam I-verbo mem rolas kiel subjekto de frazo, la senca subjekto de la I-verbo ofte estas indiferenta:

  • Estas efektive tre agrable havi tiajn gajajn najbarojn!FA2.123 La senca subjekto de havi estas indiferenta. La afero validas por chiu ajn, kiu havas tiajn najbarojn.

Se en chi tia frazo la senca subjekto de la I-verbo ne estas indiferenta, oni povas ghin montri per al-komplemento au por-komplemento:

  • Restas al mi nur diri al vi adiau.M.59 Senca subjekto de diri estas mi. Temas pri tio, ke mi diros al vi adiau.

  • Tedis al shi pensi pri li.BV.38 La persono, kiu pensis, estas shi.

  • Al la papo ne estas permesite edzighi.FA4.148 La papo ne rajtas edzighi.

  • Estos por mi granda plezuro konatighi kun vi en Kembrigho.OV.561 Mi konatighos kun vi.