PMEG 2023

17.1. Au... au

Duobla au plurobla au (kun au ankau antau la unua alternativo) montras, ke la prezentataj ebloj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je au:

  • Karlo manghis au pomon au piron. Li manghis unu el tiuj du fruktoj, sed ne ambau.

  • Che chiu vorto, kiun vi diros, el via busho eliros au floro au multekosta shtono.FE.15 Nepre eliros el via busho unu el la nomitaj ebloj.

  • Oni devas au ridi au plori je tiuj chi ridindaj senkonsekvencoj.BV.30 Oni ne povas fari ambau, kaj oni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.

  • Au mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, au mi estas ebria!FA1.118

  • Oni povus diri, ke au shi forgesis chion en la mondo, au shi ne havis forton, por iri pluen.M.192