PMEG 2023

17.4. Ju... des

Ju kaj des estas chiam uzataj kune kun pli au malpli. Ju kaj des kunlabore montras, ke unu pli-esprimo dependas de alia. La ju-esprimo montras tion, kio regas. La des-esprimo montras tion, kio dependas. Se ju-pli-esprimo kreskas, ankau la responda des-pli-esprimo kreskas:

  • Ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero.OV.127 Se la mono pliighos, tiam ankau la rapideco kaj boneco pliighos.

  • Ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo.FK.229 La progreso de la popolo dependas de la nivelo de ghia lingvo.

  • Ju pli malmulte vi parolos pri tiu chi afero, des pli bone.BV.87

  • Ju pli da havo, des pli da pravo.PE.106

Se oni uzas ju pli kune kun des malpli, temas pri kresko, kiu kauzas malkreskon. Inverse ju malpli kunlabore kun des pli montras, ke malkresko kauzas kreskon:

  • Ju pli da bruo, des malpli da ghuo.PE.31

  • Ju malpli da bonodoro ili [= la floroj] havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon.FA1.119 Tiuj floroj, al kiuj mankis bonodoro, kompensis tion per fiere alta tenado de la kapoj.

  • Ju pli grandaj ili farighis, des malpli ili volis tion toleri.FA1.209 Kiam ili kreskis en grandeco, ili malkreskis en toleremo.

  • Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des pli bone oni komprenas vin. Pliigho de la klareco kaj malpliigho de la malfacilaj vortoj kauzas plibonighon de la kompreno.

Ju... tiom «

Baze des havas la saman signifon kiel tiom. La sola diferenco estas, ke des kunlaboras kun ju. Zamenhof tamen iafoje uzis tiom ankau kune kun ju:

  • Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.FK.297 Estus nenia sencodiferenco, se oni shanghus tiom al des. Des estas preferinda, char pli kutima kaj tial pli klara.

Sola des «

Iafoje des aperas sola, sen ju. Tiam ju-esprimo (ofte tuta frazo kun ju-esprimo) estas iel subkomprenata:

  • La saloneto [...] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ghia arangho.M.148 Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.

  • Baldau ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris.FA3.64 Subkomprenata ideo: Ju pli malmulte oni parolas, des pli multe oni laboras.

Ofte sola des aperas en dufrazaj konstruoj, kie temas pri la vereco, la valideco, de la du frazoj:

  • Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ghia pretigado.FA3.126Ju pli estas vere, ke neniu gustumis, des pli estas vere, ke neniu ion sciis pri la maniero de pretigado.

Sola des estas iafoje uzata kune kun ke-frazo, kiu montras kroman motivon por io:

  • Eble estos plej bone, se ni ghin [= la historion] ankau auskultos, des pli ke ghi estas mallonga.FA3.57 Subkomprenata ideo: Ju pli mallonga estas historio, des pli facile estas ghin auskulti.

Sola des povas ofte esti anstatauigita per tiom. Eble estas konsilinde uzi des, se oni iel subkomprenas ju-ideon, kaj tiom, se nenia ju-ideo rolas.

*Ju... ju* «

En kelkaj lingvoj oni povas uzi la saman vorton por la dependa kaj la reganta pli-esprimoj. Tio ne estas ebla en Esperanto. *Ju... ju* ne havas sencon. La reganta (mal)pli-esprimo havu ju, kaj la dependa (mal)pli-esprimo havu des. Ne diru: *Ju pli rapide vi revenos hejmen, ju pli bone.* Diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, des pli bone. Kompreneble ankau *des... des* ne estas ebla.

Sed oni ja povas havi plurajn ju-esprimojn, kiuj kune regas unu au plurajn des-esprimojn (au simile): Ju pli zorge kaj ju pli malrapide vi faros la laboron, des pli kontenta kaj des pli ghoja mi farighos.