PMEG 2023

20.1.5. Tiel same kiel, same kiel, samkiel

Oni ofte uzas same kune kun kompara kiel por akcenti, ke la simileco estas tre granda, ghis efektiva sameco. Zamenhof uzis preskau chiam la longan esprimon tiel same kiel. Nuntempe oni ordinare uzas la pli mallongan formon same kiel, kiun oni iafoje ech simpligas al samkiel:

  • Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi.FA4.22

  • La kompatinda Elinjo-fingreto starighis antau la pordo, tute tiel same kiel chiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno.FA1.45 Chi tie tute ech pli emfazas la samecon de la komparo.

  • Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo.

  • Ni volas kulturi en ni la homecon kaj fordetrui la naciecon – samkiel la kamparano kulturas la tritikon kaj elshiras lolon.

  • Hodiau, samkiel hierau, ili rifuzas kunlabori.

La plej simplan formon samkiel oni ne trouzu. Ghi taugas, kiam sam- estas nura nuancilo de kiel. Se temas pri memstara ideo de sameco, oni uzu la plenan vorton same:

  • Li kantas (tiel) same kiel mi.Li kantas samkiel mi. Chi tie la senco estas, ke li kantas, kaj ke ankau mi kantas. Ni faras la saman agon (sed eble en malsamaj manieroj). Oni kutime elparolas kun pauzeto antau (tiel) same, kaj kredeble estas preferinde skribi kun komo: Li kantas, (tiel) same kiel mi. En tiu chi okazo samkiel estas uzebla alternativo.

  • Li kantas same kiel mi. Chi tie la senco estas, ke li kantas en la sama maniero, en kiu mi kantas. Oni kutime elparolas sen pauzeto antau same, kaj oni do ne aldonu komon. En tiu chi okazo oni ne uzu samkiel. Sed oni tute bone povas uzi tiel anstatau same: Li kantas tiel, kiel mi. Oni ankau povas meti same antau la verbon: Li same kantas kiel mi.

Por ambau chi-antaue montritaj sencoj de Li kantas same kiel mi, oni ankau povas uzi la plej simplan (sed malpli akcentan) formon Li kantas kiel mi. Se oni tiam celas la unuan sencon, estas tamen preferinde uzi komon (kaj pauzeton): Li kantas, kiel mi.