PMEG 2023

15.2. Tabelvortoj je O

kio kiu afero, kia afero
tio tiu afero, tia afero
io iu afero, ia afero
chio chiu afero, chia afero
nenio neniu afero, nenia afero

La tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per O-vorto. Chi tie la ghenerala vorto “afero” estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas ech pli ghenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankau por reprezenti ion abstraktan, kion oni esprimis per tuta frazo.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je O kaj tabelvortoj je U.

La tabelvortoj je O povas ricevi N-finajhon, sed normale ili ne ricevas J-finajhon, char ili esprimas gheneralan tuton.

Rektaj priskriboj de tabelvortoj je O staras chiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, chio grava k.s.

Kio «

  • Kio brulas?FE.31Kia/kiu afero brulas? Demanda kio.

  • Kion Dio kreis en la sesa tago?FE.12

  • De kio tio chi venas, mia filino?FE.17

  • Kio estis liaj lastaj vortoj?Rt.48

  • Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon?Rz.77

  • Kion vi havis, por diri al mi?Rt.5

  • Kio do li estas lau via opinio?Rz.92 Kiam kio rilatas al homo, ghi normale demandas pri la profesio, la socia rolo au simile, sed ne pri la nomo.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.FE.28

  • Li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola kaj pro kio shi ploras.FE.21

  • Mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38 Demanda kio en mallongigita subfrazo. = ...ne sciis, kion mi faru.

  • Kion mi vidas!” diris shia patrino kun grandega miro. “Shajnas al mi, ke el shia busho elsaltas perloj kaj diamantoj.”FE.17 Duone ekkria, duone demanda kio.

  • Ho, Dio! kion vi faras!FE.26

  • La malfelicha infano rakontis al shi naive chion, kio okazis al shi.FE.17 Rilata kio. Kio reprezentas la vorton chion en la cheffrazo.

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

  • Shi estas chio, kio restis al mi sur la tero.M.31

  • La sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi.OV.370

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • Li tuj faris, kion mi volis.FE.31 Kion rilatas al subkomprenita tio: ...faris tion, kion mi volis.

  • Ili ne havas, kion manghi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.M.102Ili ne havas ion, kion ili povus manghi, ili ne havas ion, per kio ili povus hejti la fornon.

  • Kio pri mia frato?Kio estas pri mia frato? Kio okazis/okazos/okazu pri mia frato?

Absoluta kio «

Zamenhof uzis komence kio(n) en malpreciza E-vorteca rolo, kiu ne estas klarigebla per ordinaraj reguloj. Nun oni povas iafoje uzi tiajn frazojn kiel fiksitajn esprimojn, sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj:

  • Kio tushas mian foreston hodiau vespere, mia kara”, [...] “la malfelicho estis tute sur mia flanko.”BV.70Kiam temas pri mia foresto...

  • Kio ghi min interesas?Rz.30Kiel ghi min interesas?

  • Kion ni estas kulpaj?Rt.14Chu vere ni estas kulpaj? Pri kio ni estas kulpaj?

Tio «

  • Mi pagos al shi por tio chi!FE.21...por tiu chi afero. Tio montras ion okazintan au okazantan.

  • Tio chi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38 Tio montras la veteron.

  • Tio tiel kortushis la soldaton, ke li estis preta plori.FA1.157 Tio montras ion okazintan.

  • Tio chi estis feino.FE.15

  • Ia figuro staris antau lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edzino.FA3.14

  • La esperantismo celas nur al tio, ke ia tauga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu.OV.382

  • La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta dancado.FA1.33

  • La reghido, kiu vidis, ke el shia busho eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis shin, ke shi diru al li, de kie tio chi venas.FE.23

  • Antau ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj chi problemoj.FK.232

  • Chu mi iam revenos al mia projekto au netion mi nun ne povas antauvidi.L2.201

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11

  • Certe, mi alportis arghentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu chi sinjorino!FE.19

  • Ne estas vera ech duono de tio, kion ili diras.Rz.78

  • Por chiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaua tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn.FE.14 Tio estas enkondukas draste mallongigitan frazon: ...tio estas: mi ricevis dek frankojn.

Iafoje kiam cheestas rilata kio-subfrazo, tio povas esti forlasata.

Tio kaj ghi «

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ghi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas au volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ghi por io difinita, kiun oni antaue esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la au alia difinilo:

  • Shi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke shi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antauan frazon.

  • Shi rakontis belan fabelon. Ghi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ghi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

  • Chu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?M.193 La parolanto audis sonon nesciante, kio kauzis ghin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.

  • Mi audis, ke brancho rompighas. Chu ankau vi audis tion.

  • Mi audis strangan sonon. Chu ankau vi audis ghin?

Zamenhof iafoje uzis ghi, kiam oni nuntempe preferas tio.

Io «

  • Io okazis!FA2.92Ia afero okazis.

  • Neniu ion sciis pri la maniero de ghia pretigado.FA3.126

  • Mi havas ion por diri al vi, Hermano.Rt.39

  • Gerda denove varmighis kaj ricevis ion por manghi kaj por trinki.FA2.71

  • Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.PE.551

  • Kiam vi ekparolis, ni atendis audi ion novan, sed baldau ni vidis, ke ni trompighis.FE.40

  • Saghulo scias ion, sed neniu scias chion.PE.992

  • Tiam oni devas almenau per io kovri, ekzemple per tapisheto.Rz.81

Chio «

  • Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj.FE.12

  • Shia fratino en chio estas kulpa.FE.21

  • La reghido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol chio, kion oni povus doni dote al alia fraulino.FE.23

  • Ne chio utilas, kio brilas.PE.87

  • Chio estis mensogo!Rt.34

  • Ne chio brilanta estas diamanto.PE.87

Chio tio «

Oni uzas kutime chio (chi) tio anstatau chiuj (chi) tiuj aferoj (au anstatau chiom de [chi] tio), kvankam tio estas gramatike iom stranga. Normale du O-vortoj au du tabelvortoj je O ne povas tiel priskribi unu la alian:

  • Geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis chion chi tion.M.32

  • Shi parolis chion tion chi kiel monologon.BV.52

  • Sciu do, ke chio tio, kio chiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la lauta nomo de “novaj lingvoj internaciaj”, estas nur projektoj.FK.283

Anstatau chio tio chi oni povas ankau uzi chio chi au chi chio.

Nenio «

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.FE.33

  • En la eldiritaj vortoj shi audis nenion krom moka maljustajho.M.205

  • La postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda.M.26

  • Nenio armis min kontrau malricheco, nenio instruis min labori.M.88

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.FA3.19

  • Li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo.M.45

  • En la domo estas jam nenio por manghi.M.19

  • Por meti finon al tiu chi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu chi temo.L1.68

  • Ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo.M.15

Nenio = “io senvalora au malgrava” «

Ofte nenio estas uzata figure pri senvalorajho, malgravajho au neglekteblajho:

  • Miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel suprajhaj, ke ili estas preskau nenio.M.59

  • En komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.FA1.172

  • Kiu havas nenion, estas nenio.PE.15

  • Kulo nenion valoras, sed ghia piko doloras.PE.1019

Tabelvortoj je O kun J-finajho «

Normale tabelvortoj je O ne akceptas J-finajhon, char ili esprimas gheneralan nenombreblan tuton. Sed iuj tamen uzas iafoje la formojn tioj kaj kioj por paroli pri pluraj apartaj aferoj (nepersonaj):

  • Oni shtelis la monon kaj la kasisto malaperis: Tioj (= tio kaj tio) tre malfaciligas la situacion. Chi tie simpla tio estas ebla, sed tiam oni prezentas la du malfelichajhojn (la shtelon kaj la malaperon) kiel unu solan problemon.

  • Kioj estas viaj devoj?

En tiaj frazoj tiuj au ili ofte ne estas taugaj, char ili pensigas pri personoj. Oni povus uzi tiuj problemoj, tiuj du cirkonstancoj, kiuj agoj au ion similan, sed tio devigas trovi ian taugan O-vorton, kio ne chiam estas facila kaj en iaj okazoj nur ghena. Uzo de tioj kaj kioj estas ofte tute logika elturnigho, se oni volas prezenti plurajn ne precize nomeblajn aferojn kiel apartajn. Sed tia uzo de J-finajho post tabelvorto je O estas netradicia kaj ankorau nekutima.

Kiel ordinaraj O-vortoj «

Iafoje, tre malofte, oni uzas tabelvortojn je O kiel ordinarajn O-vortojn. La plej ofta okazo estas io uzata ne por iu afero, sed por afero (kun nuanco de nedifinebleco). En tia uzo la tabelvortoj je O kapablas ricevi J-finajhon, artikolon, antaumetitajn priskribojn k.t.p.:

  • Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis?FA3.130...la aldona afero, pri kiu... Oni uzas chi tie kiu rilate al io, char io ne estas ordinara tabelvorto plu.

  • Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj chiu aparte per si mem estas ne grava, sed chiuj kune donas al li grandan forton.LR.107...el diversaj nedifineblaj aferoj...

  • Se iu ion okupas [...], tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu.LR.110 Chi tie ankau iu estas uzata kiel ordinara O-vorto kun la.

Vortfarado «

  • Neniajho = “afero simila al nenio, senvalorajho”: Viaj kontrauuloj farighos neniajho kaj pereos.Jes.41

  • Nenieco = “eco esti kiel nenio, neekzistado”: Chu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco?Rt.130 (≈ Chu vi pensas, ke vi eskapos de Dio post la morto?)

  • Neniigi, neniighi = “igi nenio, detrui, ighi nenio, detruighi”: Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos.Jhh.26 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniighas.SS.15 La chielo disneniighos kiel fumo.Jes.51

En la chi-antauaj kunmetajhoj oni forigis parton de tabelvorto. Tion oni normale ne povas fari. Principe oni devus uzi nenioajho, nenioeco, nenioigi kaj nenioighi, sed tiuj teorie pli regulaj formoj apenau uzighas praktike. La principe neregulaj formoj estas tradiciaj, akceptitaj esprimoj, kiujn oni plu povas uzi, sed oni ne provu fari novajn similajn vortojn. Komparu kun la simila kunmetajho tiajho.