PMEG 2023

28.2. Participoj kiel E-vortoj

Komplemento de verbo «

Participo kun E-finajho plej ofte rolas kiel komplemento de verbo. Tiam ghi montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de tiu verbo. Anstatau diri du frazojn, unu por chiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu:

  • Li legis sian libron kaj manghis samtempe pomon. Manghante pomon li legis sian libron.Dum li manghis (estis manghanta) pomon, li legis sian libron. La manghado dauris samtempe kun la legado.

  • Li faris sian taskon. Poste li iris hejmen. Farinte sian taskon li iris hejmen.Kiam li estis farinta sian taskon, li iris hejmen. La farado de la tasko finighis antau ol li iris hejmen.

  • Li intencis skribi leteron. Tial li kolektis siajn skribilojn. Skribonte leteron li kolektis siajn skribilojn. La leterskribado estis planata, sed antau ol ghi komencighis, okazis la kolektado.

  • Ili laboris. Samtempe la mastro rigardis ilin. Ili laboris rigardate de la mastro.Ili laboris, dum ili estis rigardataj de la mastro. La laborado kaj la rigardado okazis samtempe.

  • Mi tute ne atendis lin, sed li tamen venis al mi. Li venis al mi tute ne atendite.FE.22 La atendado (kiu ne okazis) estus pli frua ol lia venado.

  • Oni preskau kaptis lin, sed li forkuris. Kaptote li forkuris. Kiam la forkuro okazis, la kaptado estis en la tuja estonteco.

Tiaj kunmetitaj frazoj estas plej oftaj en la skriba lingvo. Ili prezentas malsimplan rilaton inter pluraj aferoj en tre densa kaj iom malfacila formo. La parola lingvo ofte esprimas tiajn aferojn per pli multaj vortoj.

En tiaj frazoj la E-vorta participo devas lausence esti priskribo de la subjekto de la chefverbo:

  • Farinte la taskon li iris hejmen. Li faris la taskon.

  • Ili laboris rigardate. Ili estis rigardataj.

Ne diru do: *Promenante sur la strato venis subite ideo al mi en la kapon.* La subjekto de la chefverbo venis estas ideo. La frazo do signifas, ke la ideo estis promenanta sur la strato, kio vershajne ne estas la dezirata signifo. Diru: Promenante sur la strato mi subite ekhavis ideon en la kapon. Au: Kiam mi promenis sur la strato, venis subite ideo al mi en la kapon.

Ofte oni povas uzi A-finajhon au E-finajhon che tia participo kun nura nuanca diferenco: La dika shafa pelto, malsekigite de sango [post kiam sango ghin malsekigis], rigidighis de frosto. La dika shafa pelto, malsekigita de sango [kiu estis malsekigita de sango], rigidighis de frostoFA1.227 La E-formo emfazas la tempan sinsekvon (la rigidigho okazis post la malsekigo), dum la La A-formo akcentas la staton de la pelto, kiam ghi rigidighis.

Iafoje estas pli vere, ke lausence tia E-participo priskribas la agon de la chefverbo: Li nerimarkite eliris.FA1.219 Li estis nerimarkita, sed precipe lia elirado estis nerimarkita. La E-participo rolas kiel komplemento de la verbo eliris kaj sekve priskribas tiun agon.

E-participo ankau ne povas havi propran subjekton. Ne diru ekz.: *La infanoj veninte hejmen, li povis trankvilighi.* Tiaj frazoj estas eblaj en iuj lingvoj, sed en Esperanto oni devas diri ekz.: Kiam la infanoj estis venintaj hejmen, li... Kiam la infanoj (jam) venis hejmen, li... Vidinte, ke la infanoj venis hejmen, li...

Rilate al A-vorto au E-vorto «

Participo havu E-finajhon ankau kiam ghi estas rekta priskribo de A-vorto au E-vorto:

  • Shi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankorau pli profunde klinighis antau shi.FA1.171 Shi, au pli ghuste shia beleco, estis ravanta. Shi/ghi ravis la homojn.

  • Ili chiuj estas frapante similaj al sia patro.FA2.35 Ilia beleco estis (kvazau) frapanta. Ghi (kvazau) frapis tiujn, kiuj rigardis ilin.

  • Subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele.FA3.65 La muziko ravis per sia beleco.

En la praktiko oni multe pli ofte uzas ne-participajn E-vortojn en tiaj okazoj: rave bela, (okul)frape similaj, brile bona k.s.

E-participo iafoje ech povas esti rekta priskribo de E-vorteca vorteto: Ili alvenis neatendite baldau. (La baldaueco estis neatendita.)

Rilate al subfrazoj, I-verboj au sensubjekte «

Participo havu E-finajhon ankau kiam ghi estas perverba priskribo de subfrazo au de I-verbo, kaj kiam ghi estas perverba priskribo en sensubjekta frazo:

  • Estis antaudirite, ke shi edzinighos kun tute simpla soldato.FA1.8 La ke-frazo estas subjekto. Antaudirite estas perverba priskribo de la ke-frazo.

  • Estas malpermesate fumi chi tie. Subjekto estas fumi. Malpermesate priskribas la subjekton.

  • Estis shajne baldau pluvonte, kiam mi foriris. Pluvonte estas perverba priskribo en sensubjekta frazo. Ghi iel priskribas la tutan situacion.

  • Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venghite sepoble.Gn.4 Venghite estas perverba priskribo en sensubjekta pasiva frazo.

Legu pli pri pasivaj frazoj kun E-finajha participo.

Iafoje E-participo povas esti priskribo de tuta frazo, de kiu ghi ne estas parto: Konsentite, ni agu tiel.Estas konsentite, ke ni agu tiel. Honeste esprimite, li faris grandan eraron.Estas honeste esprimite, ke li faris grandan eraron. Rimarku, ke en tiaj okazoj la E-participo ne estas komplemento de verbo en la frazo (agu, faris), sed rilatas al la frazo kiel tuto. Legu pli pri tia uzo de E-vortoj rilate al tuta frazo.