PMEG 2023

12.2.5. N por direkto

La finajho N povas montri direkton de movo, responde al la demandoj al kiu loko?, en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N estas uzata post O-vorto au O-vorteca vorteto, ghi montras efektivan atingon de la celo. Komparu kun la rolvorteto al, kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.

Direkta N-finajhon chiam esprimas almovon, neniam demovon. Oni do ne uzu N, kiam lausence estu de au el. Iafoje oni tamen renkontas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finajho, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare kaj preferinde diri: Ili eliris el la buso. Movaj verboj kun prefikseca de neniam havas tian rektan objekton. Oni chiam diras defali de io, deiri de io, neniam *defali ion*, *deiri ion*.

Direkta N kun loka rolvorteto «

Direkta N-finajho povas uzighi kune kun loka rolvorteto, ekz. en, sur kaj sub. Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas ghin sen la finajho N. Sed se oni volas montri, ke io movighas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la praktiko oni uzas chiam direktan N-finajhon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La birdo flugas en la chambro (= ghi estas en la chambro kaj flugas en ghi).FE.26

  • La birdo flugas en la chambron (= ghi estas ekster la chambro kaj flugas nun en ghin).FE.26 La birdo flugas al la interno de la chambro.

  • Marta metis la libron sur la tablon.M.128 Ghi estis en alia loko, kaj shi movis ghin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon chielan!FA1.23 Mi nun ne estas en la regno chiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.

  • Sed li enligis sian tutan monon en shian antautukon, prenis ghin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poshon kaj iris rekte en la urbon.FA1.8

Direkta N-finajho estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri movigho al la priparolata loko:

  • La vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto.FE.39 Oni povus diri sur la branchojn, sed pendighi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finajho ne estas deviga.

  • Li sidighis sur segho apud la juna virino.M.45 La verbo sidighi precipe esprimas shanghon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskau chiam uzis ghin sen N-finajho por direkto. Sed se oni volas esprimi au emfazi, ke la sidighanto movighas al la sidloko, oni ja povas diri sidighi sur seghon, sidighi en fotelon, k.s.

  • Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno.Er.4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankau povas diri sur azenon.

  • Sur la koverto shi skribis unu el la grafaj familinomoj.M.22 En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finajhon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruhh enskribis en libron-rulajhon sub diktado de Jeremia chiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas chi tie tre malforta, sed ankau estas eble diri en mikrofonon.

Ech se la verbo estas mova, ne nepre temas pri movigho al la loko montrita per la loka rolvorteto:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia shargho, ne forlasu ghin, sed alportu helpon kune kun li.Er.23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam trovighis sub la shargho. Poste ghi tie falis.

Ankau che aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas direktan N-finajhon lau la samaj principoj:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antau mian vizaghon.Er.10...al loko antau mia vizagho. ...al antau mia vizagho.

  • Ghian kropon kun ghiaj plumoj li forigu kaj jhetu ghin apud la altaron.Lv.1...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite levighis kaj jhetis ambau brakojn chirkau la kolon de la knabino.M.8...al (pozicio) chirkau la kolo...

  • Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj prijhetis lin per shtonoj.Rgh1.21 Li estis en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

  • Li metis ghin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompighis.FA3.89 Li metis la nukson en lokon inter la pordo kaj la sojlo.

  • Morgau mi venos che vin. Tradicie oni preferas: Morgau mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finajhon, char la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finajhon, se oni enmetus ghin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.Gn.35 Oni ne diras sub la kverkon, char la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antau mi manghilaron.FE.34 Mankas direkta N post mi, char oni povus diri: Oni metis sur la tablon antau mi manghilaron.

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antau min, char ankau tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Che la verbo alveni oni povas uzi en kun au sen direkta N-finajho:

  • Fine ili alvenis en la varmajn landojn.FA1.51 La celo de la vojagho estis la varmaj landoj.

  • En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago.FA4.131 La alvenado al la preciza celloko okazis en Kopenhago.

  • Simile estas ghustaj kaj alveni tie, kaj alveni tien.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazau loko. Ankau tiam oni povas uzi direktan N-finajhon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finajho do povas montri statoshanghon, movighon de unu stato au formo al alia: Mi shanghos ilian malghojon en ghojon.Jr.31 La popolo Izraela dividighis en du partojn.Rgh1.16

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ghis, el kaj de. Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finajhon: al la urbo, ghis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

Direkta N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finajhon N ankau post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo

  • urbe = en la urbo urben = al la urbo

  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io

  • Ni veturas Romen.Ni veturas al Romo.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.FA1.153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finajho povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron au tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finajhon.

Ankau tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finajhon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto

  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto

  • chie = en chiu loko chien = al chiu loko, en chiu direkto

  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto

  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto

  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.M.109...al iu alia loko.

Kiam direkta N uzighas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas simila al la rolvorteto al. Tio signifas, ke ne nepre temas pri atingo de la montrita loko.

Sola direkta N-finajho che O-vorto «

Oni ankau povas montri movan direkton per N-finajho che O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:

  • Morgau mi veturos Parizon.FE.28...al Parizo. Temas pri veturo por atingi kaj eniri en la urbon.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.FK.254...vojo, kiu atingas Hindujon.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.FK.209

Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finajhon preskau nur che propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la chi-antauaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de la loko. Oni do ne diru ekz. *Mi metis la seghon la salonon.* Oni diru: Mi metis la seghon en la salonon.

Entute tia chi uzo de sola direkta N-finajho che O-vorto estas nuntempe tre malofta, preskau arhhaika. Oni ghenerale preferas uzi la rolvorteton al: al Parizo, al Hindujo.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankau en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finajho principe estas mallogika, char plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufichas, sed en reen la N-finajho estas neevitebla, char simpla ree signifas denove, refoje, plian fojon:

  • Shi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ghis deklivo.FA1.163

  • Mi ekiris renkonten al shi. Simpla renkonte sufichas.

  • La shtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom malpli klara.

  • La pendolo che la granda horlogho iradis tien kaj reen.FA2.146

Atentu, ke en vortkunmetajhoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” au “denove eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.