PMEG 2023

12.3.6.5. Lau

Lau montras vojon, irejon au longforman aferon, kiun io sekvas en movo:

  • Nun mi kuros supren lau la shtuparo.FA1.212...sekvante la vojon de la shtuparo.

  • Li veturigos nin lau Rejno supren.Rn.15 La veturo sekvos Rejnon (rivero), chu en la akvo, chu sur la bordo.

  • Ni turnis nin kaj ekiris lau la vojo al Bashan.Re.3

  • Ghi [= la formiko] rampis supren lau la trunko.FA3.132

  • Shi deflankighis de la rekta linio, lau kiu shi kuris ghis nun.M.212

  • Senchesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris lau la mezo de la largha strato.M.200

  • La boato kuris lau la fluo.FA2.56 La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.

  • Iru lau la vojo de la prudento.SS.9 Figura esprimo.

Nevoja direkto «

Lau povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:

  • Katon oni devas karesi lau la haroj....lau la direkto de la haroj.

  • Li kushighis lau sia tuta longo malantau flartabakujo.FA1.154 Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kushighis.

Konformeco «

Plej ofte lau montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontrau):

  • Mi restas tie chi lau la ordono de mia estro.FE.26 Mi sekvas lian ordonon.

  • Se montrighos, ke estas necese ion aldoni au shanghi, mi tion chi volonte faros lau viaj konsiloj.L2.149

  • Tio chi estas lau lia gusto.PE.826...konforma al lia gusto.

  • Neniu el ili scias flugi lau signo kaj komando, au danci lau muziko de pafilegoj.Rt.70

  • Je la oka horo shi devis lau la kutimo iri al la kudrejo.M.133

  • Mi rakontos chion lau ordo.Rz.13

  • Mi mem, lau via ekzemplo, volas okupi min per literaturo.Rz.95

  • Lerni la lingvon chiu povas lau chiuj libroj, kiujn li deziros.FK.xi

  • Lau la rugha mantelo kaj la ora kolcheno oni povis rekoni la larghan magistratanon.Rn.21

  • Mi preferis ne tushi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambau formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn lau la libera elekto de la uzantoj.LR.146A

Bazo de eldiro «

Ofte oni uzas lau por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo:

  • Lau la projekto de la inghenieroj tiu chi fervojo estas konstruota en la dauro de du jaroj.FE.25Se oni konsideras la projekton de la inghenieroj... Se pravas la projekto...

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro lau sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11...se oni konsideras shian bonecon kaj honestecon...

  • En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankau malricha lau siaj vestoj kaj aspekto.FA3.74...tion oni povis kompreni pro shiaj vestoj kaj aspekto.

  • La maljuna avo lau sia profesio estis skulptisto.FA2.109Se oni nomas lin lau la profesio...

  • Lau mi tiu chi demando estas por la publiko sen signifo.DL.10Mi opinias, ke... Miaopinie...

  • Tiu chi vido lau shia opinio estis la plej bela.FA1.84Shia opinio estis, ke tiu chi vido estas la plej bela.

Legu ankau pri la uzo de si kaj sia en iaj lau-esprimoj.

Vortfarado «

  • Laue = “lau tio, konforme al tio”: Ne forgesu agi laue.

  • Laulonge = “lau la longo de io”: Li iris returne al la Orienta strato kaj laulonge trairis ghin jam preskau tutan, kiam eklumis la luno.FA1.118 (Li trairis la straton ne lau ghia largho, sed lau ghia longo.) Li dancis laulonge de la tuta vojo.FA1.73

  • Laudire = “lau tio, kion oni diras”: Laudire li forlasis sian edzinon.

  • Lauigi = “adapti”: La partio lauigis sian politikon al la novaj cirkonstancoj.