PMEG 2023

12.3.6.8. Po

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj ajhoj, al pluraj lokoj au simile. Al chiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, oni devas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto.

Po estas tradicide klasita kiel rolvorteto, kio signifas, ke oni ne uzas N-finajhon che vorto post po. Sed multaj uzas ghin kiel E-vortecan vorteton, kaj tiam oni ja povas uzi N-finajhon, kiam la frazo tion postulas. Ambau uzoj estas ghustaj. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, chu povas aperi N-finajho post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj. Chi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri ghia loko en frazo.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro au kvanto. Post po do chiam devas stari nombrovorto au alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomopo unu pomo, po tutaj botelojpo pluraj tutaj boteloj.

  • Por miaj kvar infanoj mi achetis dek du pomojn, kaj al chiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la rezulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de chi tia kalkulo rilatas chiam al tio, kion montras la po-esprimo.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar.Sm2.21 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

  • Tiu chi libro havas sesdek paghojn; tial, se mi legos en chiu tago po dek kvin paghoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 15 paghoj oble 4 = 60 paghoj.

  • Grandaj grupoj au societoj povas elekti po unu delegito por chiuj 25 membroj.L2.265 Chi tiu ekzemplo estas pli malsimpla. La po-esprimo devas esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo havas 75 membrojn, ghi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito oble 3 = 3 delegitoj.

  • Shi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102 Chi tie gravas la suma nombro de horoj. Se la du lecionoj dauris sume ekz. 4 horojn, la kosto estis: 20 spesdekoj oble 4 = 80 spesdekoj. (Speso estas fikcia monunuo.)

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino.Gm.62 Chi tie estas subkomprenata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankau 10 glasetoj.

  • La svatighantoj, lau la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico.FA3.97 Se estis ekz. 20 vicoj, estis 6 svatighantoj oble 20 = 120 svatighantoj.

  • Mi kudrados po dek horoj chiutage por dudek spesdekoj.M.109 Se mi kudrados ekz. 7 tagojn, mi kudrados: 10 horojn oble 7 = 70 horojn. (Cetere chiu tago donas salajron de 20 spesdekoj.)

  • Dividu la prenitajhon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.Nm.31 Iom aparta ekzemplo. La partoprenintoj ricevu unu duonon de la prenitajho. La tuta komunumo ricevu unu duonon. Estis do 2 grupoj da ricevantoj. 1 duono oble 2 = 2 duonoj (la tuto de la prenitajho).

  • El chiuj vivajhoj, el chiu karno, enkonduku po unu paro el chiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [...] po paro el chiuj eniru kun vi, por resti vivaj.Gn.6 Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro aranghas grandajn tagmanghojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj.FA3.74...po pluraj tutaj boteloj. En chiu tagmangho oni trinkas plurajn tutajn botelojn. Oni ne povas fari kalkulon, char oni ne scias, kiom da tagmanghoj estas, kaj oni ne scias precize, kiom da tutaj boteloj estas trinkataj.

Erara uzo de po «

Ne metu po antau la malghusta esprimo. Jen erara ekzemplo: *Tiu chi shtofo kostas dek dolarojn po metro.* La sumo, kiu ripetighas, estas 10 dolaroj. Sekve la ghusta loko de po estas antau tiu sumo: Tiu chi shtofo kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo farighas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en chi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antau metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn chi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankau aliaj rolvortetoj (au E-formo) povas esti uzataj. En la chi-antaua ekzemplo ekz. lau metro au metre estas eblaj. Vidu ankau la klarigojn pri frakcistrekoj.

Notu ankau la diferencon inter la jenaj du frazoj, kiuj estas ambau ghustaj, sed havas tute malsamajn signifojn:

  • La auto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La auto veturis sume 5 horojn, kaj ghi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La auto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La auto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio dauris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Por eviti erarojn oni memoru, ke po chiam staru antau nombrovorto au alia kvanta esprimo.

Chiu anstatau po «

Ofte la vorteto chiu povas sola montri distribuan sencon: Chiu banano kostas (po) unu speson. Chiu el ili ricevis (po) cent eurojn. Kun po tiaj chi frazoj tamen farighas pli klaraj.