PMEG 2023

12.3.6.12. Sen

Sen montras ion, kio forestas, kio mankas. Sen estas la malo de kun, kaj iafoje la malo de per:

  • Anstatau kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Ne estis kremo en la teo.

  • Mi estas malricha simpla virino sen familio.FA3.151...virino, kiu ne havas familion.

  • Shi iras sen celo.M.98 Shi iris ne havante celon.

  • Li pasis preter mi sen saluto.M.158...ne salutante.

  • Li preskau sen vivo estis pelata de la ondoj.FA1.91

  • “Vi tute ne estas ghentila,” diris la feino sen kolero.FE.19

  • Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?M.173 Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.

  • Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.M.135 Sen trovighas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.

  • Ne sen kauzo li tion diris.FA2.142

  • Nenia ago farighas sen pago.PE.592

  • Mi petas vin pri ghi, – diris Marta sen plej mallonga pripenso.M.179

  • Tiu virino ne foriru de shi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59 Ne manku ricevo de konsilo kaj helpo.

  • Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero.FA1.105 Chi tie oni povas diri, ke sen estas la malo de per.

Sen tio ke «

Oni uzas sen ankau antau ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ghemus.Rt.40

Antau I-verbo «

Oni pli kaj pli ofte uzas sen antau I-verbo: Shi foriris sen diri ech unu vorton.

Vortfarado «

  • Senigi = “kauzi, ke io ne plu havu ion”: Mi senigas min nun je chiaj personaj privilegioj.AD.8 Mi senigis al vi la ghojojn de via juneco.Rt.43

  • Senighi = “liberighi je io, forigi ion de si”: Li senighis je sia vesto.