PMEG 2023

33.2.5. Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj

Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kauzon por diri la cheffrazon. La cheffrazo estas normale demanda au ekkria frazo:

  • Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras [...]?FA1.227Kio do estas al vi? Mi demandas tion, char vi tiel ploras.

  • Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA3.96Kien vi volas iri? Mi demandas tion, char vi metis sur vin la festan surtuton.

  • Kia malsaghulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaghon!Rt.30Kia malsaghulo mi estis! Mi nomas min tiel, char mi volis reiri en la kaghon.

Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon au rezulton. Ke tiam signifas “tiel ke, kun la rezulto ke, kio kauzis ke” au simile:

  • Clemency Newcome pushighis nun je la tablo, ke chiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.BV.29

  • Jen io min alforghis al la loko, ke mi ne povas forkuri!Rt.105

Oni povus enshovi tiel en la cheffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dirmaniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.