PMEG 2023

33.2.4. Ke-frazoj kiel priskribo

Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras chiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.

Priskribo de O-vorto «

  • De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la “Revuo”.L1.320

  • Shi estis plena de timo, ke la infano mortos.FA3.1

  • Li metis la kondichon, ke oni ne instruu al shi la Kristanan religion.FA3.102

  • Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?OV.272

  • “Mi faras al vi donacon,” [...]ke che chiu vorto, kiun vi diros, el via busho eliros au floro au multekosta shtono.”FE.15

  • Tio chi estis la unua fojo, ke shi nomis shin sia filino.FE.17 Multaj uzas kiam anstatau ke en chi tiaj frazoj. Plej ofte ke estas pli tauga, char tia chi ke-frazo ordinare ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.

Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom «

  • La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke shi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano.M.5

  • Interne de ghi [= la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ghi tutan bovon.FA1.180

  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.FA1.77

  • Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15

  • Shi farighis tiel malaminda, ke shia propra patrino shin forpelis de si.FE.23

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.FE.33

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Ili trovis che ili multe da havajho, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti.Kr2.20

  • Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi songhis pri tio.FA1.227

Priskribo de A-vorto au E-vorto «

  • Vi ne estas kulpa, ke vi farighis tio, kio vi estas.FA3.19...kulpa pri tio, ke...

  • Mi estas felicha, ke mi vin akceptos.LR.112...felicha pri tio, ke...

  • Shi estis tute certa, ke tio estos plenumita.FA3.125...certa pri tio ke...

  • Ili estis audintaj, ke la regho venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas audintaj, sed estas pli nature rigardi estis audintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.

  • Kiel felicha mi estas, ke mi ghin scias!BV.69

  • Vidante, ke shi estas tiel bela, li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola.FE.21Vidante tion, ke shi estas tiel bela...

  • Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron.M.135Dirante tion, ke via traduko...

  • Chion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion chi....kun la escepto, ke vi faru tion chi.

  • Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al kvankam kaj malgrau (tio) ke.

Perverba priskribo «

Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto au simile:

  • La vero estas, ke mi amas vin.

  • La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.FA3.91

Kelkfoje oni uzas helpan tio:

  • La dua kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.OV.382