PMEG 2023

33.2.7. Verboformoj en ke-frazoj

En subfrazoj kun ke povas esti malfacile elekti verboformon, char ofte la ke-fraza verbo ne memstare esprimas ion. La signifo dependas de la cheffrazo. Ne estas eble doni absolutajn regulojn, char la signifovariantoj estas tro multaj. La chi-postaj principoj estas do nur gheneralaj konsiloj. Oni chiam memoru, ke plej grava estas la efektiva ideo, kiun oni volas esprimi.

Memstarigo de frazo «

Por vidi, kian verboformon oni uzu en ke-frazo, oni povas provi memstarigi la ke-frazon. Oni disigu ghin de ghia cheffrazo kreante du memstarajn frazojn. Se tia disigo estas facile farebla, oni simple elektu por la ke-frazo la saman verboformon, kiun ghi havus, se ghi aperus memstare.

Ke-frazo povas ekz. esti redonado de ies diro, penso, demando, ordono au simile. Tio nomighas nerekta parolo. La memstarigita frazo estas tiam la originaj vortoj:

  • Mi diris, ke li venos. “Li venos.” Tion mi diris.

  • Mi diris, ke li venu. “Li venu!” Tion mi diris.

  • Baldau ni vidis, ke ni trompighis.FE.40 “Ni trompighis.” Tion ni baldau vidis.

Ankau se ne temas pri nerekta parolo, oni uzu la saman verboformon, kiun havus memstara frazo:

  • Mi estas felicha, ke mi vin akceptos.LR.112 Mi vin akceptos. Mi estas felicha pro tio.

  • Tio chi estis la unua fojo, ke shi nomis shin sia filino.FE.17 Shi nomis shin sia filino. Estis la unua fojo de tio.

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15 Mi devas fari al vi donacon. La kialo estas, ke vi estas tiel bela...

  • Li metis la kondichon, ke oni ne instruu al shi la kristanan religion.FA3.102 Oni ne instruu al shi la kristanan religion. Tiun kondichon li metis.

Sed ofte ke-frazo ne povas facile memstarighi, char la ligo al la cheffrazo estas tro forta. Se oni disigas la frazojn, la senco malaperas au aliighas. Tiam oni devas sekvi la chi-postajn principojn.

Ke-frazoj por celo, opinio au eblo «

La signifo de ke-frazo ofte dependas de la rilato al la cheffraza verbo. La ke-frazo povas montri ekz. celon, opinion au eblon rilate al la cheffrazo. Tiam oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne chiam.

Celo «

Ke-frazo povas montri celon de la cheffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankau esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke-frazoj oni uzas preskau chiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankau povas uzi I-verbon anstatau ke-frazo. Che multaj el la sekvontaj verboj tio estas ech la pli kutima esprimomaniero.

Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la cheffrazo enhavas verbon kiel: voli, deziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:

  • Mi volas ke vi tien iru.FE.19

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.FE.24

  • Nia plejmoshta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antau li!FA2.26

  • Mi deziris, ke [...] mi neniam estu farighinta direktoro.FA4.200 La parolanto antaue deziris, ke li farighu direktoro, kaj tiel ja okazis. Sed nun li pentas, kaj volas, ke tio ne estu okazinta.

  • Ordonu al li, ke li ne babilu.FE.20

  • Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn.L2.317

  • Oni postulas, ke mi nepre chesu fumi.L2.297

  • Petu shin, ke shi sendu al mi kandelon.FE.20

  • Oni afable proponis al shi, ke shi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ghojoj.FA2.66

  • Mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstatau silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon au ion similan.M.87

  • Estas necese, ke la esperantistoj antaue unuighu kaj organizighu.L1.129

  • Chu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro Schneeberger?L1.213

Multaj el tiuj chi subfrazoj estas ankau klarigeblaj kiel nerekta parolo.

Ke-frazoj estas ofte celaj ankau post devigi, trudi, lasi, (mal)permesi, (mal)ebligi, (mal)helpi, zorgi, eviti, atenti, gardi (sin) k.s. Tiel estas ankau che por ke, kaj ofte che tiel ke. En tiaj okazoj la ke-frazo montras rezulton, kiun la chefverba ago celas kauzi:

  • Vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.Jr.34

  • Li trudis al mi, ke mi faru tion.

  • Chu vi pensas, ke shi volus naghi au lasi, ke la akvo fermighu super shi?FA2.39 Post lasi oni uzas preskau chiam I-verbon anstatau subfrazo: ...lasi la akvon fermighi...

  • Lia helpo ebligos, ke ni partoprenu en la kongreso.

  • La soldatoj malebligis, ke li flegu sian fraton. Li do ne povis flegi la fraton. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Se oni dirus ...malebligis, ke li ne flegu sian fraton, tio signifus, ke li ja flegis la fraton, char la soldatoj devigis lin fari tion.

  • Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!FA1.12

  • Nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.M.96 Mi do ja povas tion plenumi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la chi-antauan ekzemplon kun malebligi.

  • Chu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu?M.167

  • Se ghi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ghin reorganizu?L2.147 Efektive neniu tion malpermesas. Ili do ja rajtas ghin reorganizi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la chi-antauan ekzemplon kun malebligi.

  • Tien chi alnaghis la virineto de maro kun la bela princo, kushigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kushu alte en la varma lumo de la suno.FA1.90

  • Li sukcesis eviti, ke ni estu kaptitaj.

  • Atentu, ke vi ne falu!

  • Gardu vin, ke vi ne ekdormu!

  • Por ke la malfelicho nin ne postkuru, mi jhetis al ghi por repacigho la lastajhon el mia havo, la arghentan pelvon.Rn.15

  • Farighis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antau plena noktigho atingi la urbon au veni returne hejmen.FA1.14

  • Ghi [= la domo] estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ghin stari.FA3.23

Sed se ke-frazo montras efektivan faktan rezulton, oni uzu la realan modon:

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La malbonigado estis efektiva rezulto de la malhelpado. Chu tio estis ankau celo au volo de la malhelpantoj, tion la frazo ne montras.

  • Li atentis tiel zorge, ke li povis kapti chiujn el ili.

  • Li shprucigas al la infanoj en la okulojn dolchan lakton, [...] kiu tamen tute sufichas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj.FA2.2 Estas jam reala fakto, ke ili ne povas teni la okulojn nefermitaj.

Se temas samtempe pri celo au volo, kaj pri la fakto ke la rezulto realighis, oni uzu au volan modon, au realan modon, depende de tio, kiu nuanco shajnas pli grava:

  • Tio ebligis, ke mi cheestas/cheestu. Mi efektive cheestas pro tio.

Che kauzi kaj fari neniam temas pri celo, sed chiam pri fakta rezulto:

  • Vi kauzis tion, ke mi devas vin malestimi!FA2.19

  • La sorto faris, ke ni ambau kushis sub unu tendo.Rt.46

Opinio «

Iafoje la cheffrazo montras ies opinion au sintenon rilate al la ke-frazo. En tiaj frazoj oni uzu realan modon, se estas opinio nur pri reala afero. Oni uzu volan modon, se temas pri nerealajho, kiun oni deziras au ne deziras, au se temas pri ghenerala principo:

  • Chu vi, kara Mario, trovas ghin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon che la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 ≈ Chu vi volas, ke tiel estu?

  • Estis ne dece, ke mi ridis.FA2.147 La ridado fakte okazis, kaj tio estis nedeca.

  • Estas pli bone ke ni tie chi manghu kaj iru en la urbon vespere.BV.84

  • Ghi [= la letero] certe meritis, ke oni ghin rigardu.FA4.130

  • Mi konsentas, ke vi estas prava.Mi konsentas pri la fakto, ke vi estas prava.

  • Chu vi konsentas, ke ni vojaghu kune?FA1.64 ≈ Chu vi volas, ke ni vojaghu kune.

  • Chu Vi preferus, ke mi kashu antau Vi mian opinion?L2.222

  • Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldau.OV.487 ≈ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton... Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu.Mi esperas kaj volas, ke vi venu.

  • Mi timas, ke mi ghin jam ne trovos.FE.20Mi timas, ke estas fakto, ke mi ghin jam ne trovos.

Zamenhof iafoje uzis nean U-verbon post timi en stranga maniero: Shi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazau shi timus, ke tiu virino ne foriru de shi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59...kvazau shi timus pensante, ke tiu virino ne foriru... Tia dirmaniero estas evitinda, char miskomprenebla. Diru ekz.: ...kvazau shi timus, ke tiu virino forirus...

Eblo «

Iafoje la cheffrazo montras, ke la ke-frazo estas ebla au neebla. Se temas pri simpla konstato de fakta eblo, oni uzu la realan modon:

  • Estas eble, ke li alvenos morgau.

  • Neeble estas, ke ni denove amos tiun, kiun ni vere chesis ami.

Se temas pri subkomprenata ago, kiu iel kreis la eblon, oni uzu volan modon. Tiam estas eble signifas “estas ebligite”: Fine estas eble, ke mi iom ripozu.

Imagaj ke-frazoj «

Iafoje ke-frazo dependas de ia kondicho. Se tia ke-frazo montras ion fantazian, la verbo estu en imaga modo, US-modo. Se la afero eble estas reala, oni uzu la realan modon. La kondicho povas iafoje esti subkomprenata:

  • Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.

  • Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.

  • Flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ghi tutan bovon [se oni havus tutan bovon por rosti].FA1.180

Ankau senkondichaj ke-frazoj povas montri ion pure imagan:

  • Ne ekzistas ech la plej malgranda kauzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpushus Esperanton.FK.290