PMEG 2023

13.2. Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finajhoj

Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finajhoj, sed la signifoj ne estas samaj:

Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antaupartojn kaj postpartojn kune kun ordinaraj elementoj de la lingvo, char la signifoj konfuzighus. Principe la tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili shajnas kunmetitaj.

Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton au la A-parton de tabelvorto kaj aldonis sufikson: neniajho, nenieco, neniigi, neniighi kaj tiajho. Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-dangheraj.