PMEG 2023

Shanghoj en PMEG

Jen listo de la plej gravaj shanghoj faritaj en PMEG ekde versio 15.0.2 (de la 3-a de Majo 2018) ghis hodiau. Chiuj el la listigitaj versioj estas provizoraj eldonoj de PMEG survoje al dua eldono kiel papera libro, char la unua eldono elcherpighis:

Versio 15.4 = PMEG 2023 «

Versio 15.4 de PMEG estis publikigita la 5-an de Julio 2023, sub la nomo PMEG 2023.

Jen la plej atentindaj el la shanghoj:

PMEG 2023 estas elshutebla kiel HTML kaj kiel PDF. PMEG 2022 kaj PMEG 2020 (kiu respondas al la dua libra eldono), plu estas haveblaj en PDF-formo. Chiujn elshuteblajn versiojn vi trovos en la pagho Elshutebla PMEG.

La papera eldono de 2020 plu estas plene uzebla. La pli novaj retaj versioj el 2022 kaj 2023 nur enhavas kompletigojn kaj etan ghustigojn.

Versio 15.3 = PMEG 2022 «

Versio 15.3 de PMEG estis publikigita la 4-an de Majo 2022, sub la nomo PMEG 2022.

La shanghoj en versio 15.3 ne estas tre grandaj. Jen la pli atentindaj el ili:

PMEG 2022 estas elshutebla kiel HTML kaj kiel PDF. PMEG 2020, kiu respondas al la dua libra eldono, estas havebla kiel PDF. Chiujn elshuteblajn versiojn vi trovos en la pagho Elshutebla PMEG.

Versio 15.2 «

Versio 15.2 de PMEG estis publikigita la 14-an de Novembro 2020. Sur tiu versio de PMEG bazighas la dua libra eldono sub la nomo PMEG 2020.

En versio 15.2 estas nur kelketaj postkorektoj de malgrandaj tajperaroj, kiuj estis raportitaj post la apero de versio 15.1, kaj kiujn mi sukcesis ghustigi antau ol oni komencis presi la duan libran eldonon.

Versio 15.1 «

Versio 15.1 de PMEG estis publikigita la 15-an de Septembro 2020.

En versio 15.1 estas nur malmultaj enhavaj shanghoj kompare kun la lasta provizora versio:

    /*
  • En la klarigoj pri la sufikso IST, la subsekcio “Nevivajhoj” nun pli trafe nomighas Figura IST.

  • */
  • En la klarigoj pri la sufikso UL, la subsekcio “Nevivajhoj” nun pli trafe nomighas Figura UL.

  • La Enkonduko estas prilaborita kaj kompletigita okaze de la nova papera eldono.

  • En kelketaj lokoj mi faris korektojn de uskleco, ligiloj kaj simile.

Versio 15.0.14 «

Versio 15.0.14 de PMEG estis publikigita la 10-an de Augusto 2020.

Tiu chi versio estas lauplane la lasta provizora versio antau ol estos lanchita la dua libra eldono de PMEG, sub la nova nomo PMEG 2020. Korektado de eraroj ankorau povos okazi, sed mi ne planas aldoni novan enhavon. Do, se vi volas helpi igi la duan eldonon kiom eble perfekta, ne hezitu raporti erarojn (tajperarojn, erarajn ligilojn, erarajn fontindikojn k.s.). Sendu retmesaghon al “bertilow” che “gmail.com”.

En versio 15.0.14 mi faris interalie la jenajn shanghojn:

Versio 15.0.13 «

Versio 15.0.13 de PMEG estis publikigita la 1-an de Januaro 2020.

En tiu chi versio mi faris interalie la jenajn shanghojn:

  • Ekde nun PMEG nomighas PMEG 2020 por fari klaran diferencon inter la unua papera eldono en 2005 kaj la planata nova eldono en tiu chi jaro.

  • Mi transiris al minusklema skribo de vortoj kiel angla, anglo, japana, japano, nederlanda, nederlandano, usona, shekspira, esperantisto kaj aliaj vortoj, kiujn mi ghis nun mem preferis skribi majuskle (Angla, Anglo k.t.p.). Pri la kialo de tiu shangho mi verkis en mia blogo pri PMEG kaj rilataj temoj.

  • Mi reverkis la klarigojn pri uzo de majuskloj kaj minuskloj en propraj nomoj prezentante pli klare la du gheneralajn tendencojn minusklema (tre ofta) kaj majusklema (tre malofta).

  • Mi prilaboris la aldonon pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

  • Mi kompletigis la klarigojn pri uzo de A-vortoj (perverba priskribo) kaj E-vortoj (maniera komplemento) che aspekti kaj senti sin.

  • Mi unuecigis la fontindikojn de ekzemploj el la Zamenhofa eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, kiuj nun chiuj donas la koncernan lokon en la Fundamenta Krestomatio. (Antaue kelkaj el ili anstataue referencis la tekston en la Originala Verkaro.)

  • Mi prilaboris kaj unuecigis tiun chi liston de shanghoj, kaj movis ghin de la chapitro Enkonduko al tiu chi pagho (kiu ne estas mem parto de PMEG). La PDF-a versio enhavas en la chapitro “Enkonduko” referencon al tiu chi TTT-pagho.

Versio 15.0.12 «

Versio 15.0.12 de PMEG estis publikigita la 11-an de Decembro 2019.

En tiu chi versio mi faris plurajn gravajn kompletigojn de la klarigoj pri la uzo de E-finajhaj participoj, E-vortoj en sensubjektaj frazoj kaj E-vortoj en mallongigitaj frazoj. Tio tushis precipe la jenajn partojn de PMEG:

Sed krom tio mi faris ankau multajn pliajn polurojn kaj korektojn en diversaj lokoj, anstatauigis ekzemplojn ne-Zamenhofajn per Zamenhofaj, prilaboris la indekson, k.t.p.

Versio 15.0.11 «

Versio 15.0.11 de PMEG estis publikigita la 19-an de Novembro 2019.

Jen kelkaj menciindaj novajhoj:

Versio 15.0.10 «

Versio 15.0.10 de PMEG estis publikigita la 16-an de Oktobro 2019.

Jen kelkaj menciindaj novajhoj:

  • Mi shanghis multajn tehhnikajhojn (stilfoliojn, Javaskripton k.a.) de la HTML-a versio. Unu el tiuj shanghoj estas videbla en la Indekso, kie la laulitera navigilo nun estas chiam videbla. Tio estas iom eksperimenta novajho. (Kaj uzantoj de malnovaj TTT-legiloj ne vidos ghin.)

  • Mi aldonis ekzemplon de arhhaika uzo de la pronomo si.

  • En la sekcio pri Matematikaj esprimoj mi aldonis matematikajn radikojn. (Ili antaue mankis, char estas iom malfacile prezenti esprimojn kun la matematika radiko-simbolo en HTML.)

  • Mi aldonis klarigojn pri la du vortoj akushisto kaj elrigardi.

  • En la sekcio pri Internaciaj afiksoj mi aldonis la du tehhnikajn prefiksojn ZEBI kaj JOBI, kiuj estis enkondukitaj nur en 2005, kaj tial mankis en la unua papera eldono de PMEG.

  • Mi iom prilaboris la Gramatikan vortareton.

Versio 15.0.9 «

Versio 15.0.9 de PMEG estis publikigita la 9-an de Septembro 2019.

Jen la plej notindaj el la novajhoj:

  • Mi ekuzis la terminon sekse neutrala anstatau sekse neutra. La antaua uzo estis bazita sur la difinoj de neutra kaj neutrala en PIV. Sed post diskutoj kun miaj kolegoj en la Akademio mi konkludis, ke la PIV-a difino de neutrala estas tro limigita kaj nekongrua kun la efektiva uzo. Fakte jam antaue mi uzadis en PMEG la terminojn neutrala modo kaj tempe neutrala, kie la vorto neutrala ne kongruas kun la difino en PIV, sed ja kun la efektiva lingvouzo.

  • Mi aldonis klarigon pri uzo de N-finajho en apudmeto, kiu estas longa listo.

  • Mi aldonis sekcion pri la uzo de pli ol unu N-frazparto en la sama frazo.

  • Mi kompletigis la klarigojn pri la kunliga vorteto au.

  • Mi profunde prilaboris la alfabetan indekson de PMEG, por ke ghi estu pli kohera, pli kompleta kaj pli utila. Tiu laboro ankorau ne estas finita. Antauvidu pliajn korektojn kaj shanghojn de la indekso en sekvaj versioj de PMEG.

Versio 15.0.8 «

Versio 15.0.8 de PMEG estis publikigita la 22-an de Junio 2019.

Tiun chi version mi lanchis aparte por la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kie mi instruos en la altnivela kurso “Lingvo kaj Gramatiko”.

Krom kelkaj korektetoj mi tralaboris la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto, precipe la sekcion pri priskribaj verboj. Mi aldonis tien ankau novan sekcion pri esprimoj kun kiel au kvazau.

Versio 15.0.7 «

Versio 15.0.7 de PMEG estis publikigita la 7-an de Junio 2019.

En tiu chi versio mi shanghis la chefan tiparon de la HTML-a versio al “Times New Roman”, char montrighis, ke la tiparo “Junicode”, kiun mi uzis antaue, havas gravan eraron. En la PDF-versio mi jam delonge uzas “Times New Roman”, kaj per tiu shangho la HTML-a kaj PDF-a versioj de PMEG do farighis ech pli similaj inter si. Krome mi korektis kaj plibonigis plurajn ligilojn kaj referencojn.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novajhoj:

Parto 2 – Gramatiko «

  • Mi aldonis klarigojn pri la vortoj malkiel kaj maltiel, kaj ghenerale unuecigis, kompletigis kaj plibonigis la prezentadon de aliaj ekzemploj de vortetoj kun prefikso: malpli, malplej, maltro, malantau, maltrans, ekde kaj disde.

Parto 3 – Vortfarado «

  • En la klarigoj pri A-vortoj kun aga radiko sed eca signifo mi aldonis mencion de la vortoj ferma kaj malferma.

  • En la klarigoj pri Vortokunfandoj (shajnaj kunmetajhoj kiel motelo, kompufono kaj Breksigho) mi aldonis mencion de karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj CHJ kaj NJ.

  • Mi aldonis sekcion pri la neoficiala sufikso OMETRI. Antaue PMEG enhavis nur la sufikson OMETR, sed ne ties parencon OMETRI. Principe PMEG enhavas klarigojn nur pri tiaj neoficialaj afiksoj, kiuj estas almenau iom uzataj kiel efektivaj Esperantaj afiksoj. Multaj aliaj nur estas parto de radikoj prenitaj kiel tuton en Esperanton. Ekzemple ...(o)ograf... kaj ...(o)ografi... (kiuj en PIV estas prezentataj kvazau ili estus sufiksoj) vere nur aperas en vortoj kiel biograf(i)o, autograf(i)o, fotograf(i)o k.a., kiujn oni devas rigardi kiel simplajn (internaciajn) vortojn kun ekssufikso. Mi antaue faris similan pritakson de OMETRI, sed intertempe mi trovis kelkajn ekzemplojn de vortoj, en kiuj OMETRI devas esti rigardata kiel efektiva Esperanta sufikso, kaj tial mi aldonis sekcion ankau pri tiu sufikso (kie mi tamen konsilas ghin ne uzi).

Krome mi aranghis automatajn kontroladon kaj kreadon de la elshuteblaj PDF-a kaj HTML-aj versioj de PMEG (pere de Perl, Bash kaj LibreOffice), por eviti erarojn, kiam mi lanchas novajn versiojn de PMEG. Antaue tia lanchado estis sufiche longa kaj pena afero, en kiu mi chiam riskis fushi iujn detalojn pro neatento. Ekde nun tio kredeble rulighos multe pli glate.

Versio 15.0.6 «

Versio 15.0.6 de PMEG estis publikigita la 31-an de Majo 2019.

En tiu chi versio mi kompletigis la ligilojn al la Tekstaro de Esperanto che la Zamenhofaj ekzemploj (en la interreta versio de PMEG). Nun pli ol 95% el la pli ol 4.000 Zamenhofaj ekzemploj havas tiajn ligilojn. Krome chiuj mencioj de instruoj en la “Lingvaj Respondoj” de Zamenhof havas ligilon al la koncerna teksto en la Tekstaro.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novajhoj:

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Versio 15.0.5 «

Versio 15.0.5 de PMEG estis publikigita la 16-an de Majo 2019.

En tiu chi versio mi aldonis en la interreta versio de PMEG ligilojn al la Tekstaro de Esperanto che la Zamenhofaj ekzemploj.

Tiaj fontindikoj aspektas jene: Mi volas ke vi tien iru.FE.19 (kun sageto). Se oni alklakas tian fontindikon, la koncerna loko en la Tekstaro de Esperanto malfermighas en aparta fenestro, kaj oni povas vidi la ekzemplon en kunteksto.

Pli ol 90% el la pli ol 4.000 Zamenhofaj ekzemploj en PMEG nun havas tian ligilon. La tekstoj de la ceteraj ekzemploj ankorau ne estas en la Tekstaro. Laborante pri tiuj ligiloj mi malkovris multegajn etajn erarojn (diferencojn inter la teksto en PMEG kaj tiu de la Tekstaro). Mi do povis korekti centojn da lokoj en PMEG, kaj ankau multajn lokojn en la Tekstaro.

Dum mi tiel tralaboris PMEG-on, mi ie kaj tie aldonis pliajn ekzemplojn, anstatauigis iujn ekzemplojn per pli trafaj, forigis kelkajn netrafajn au superfluajn ekzemplojn, kaj ghenerale poluris la tekston de la klarigoj.

La PDF-versio kompreneble ne enhavas tiajn fonto-ligilojn al la Tekstaro, sed ghi ja enhavas la multegajn korektojn kaj plibonigojn de la PMEG-teksto.

Versio 15.0.4 «

Versio 15.0.4 de PMEG estis publikigita la 4-an de Aprilo 2019.

En tiu chi versio estas pluraj gravaj shanghoj, kiuj rilatas al esprimado de sekso:

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Parto 4 – Aldonoj «

Versio 15.0.3 «

Versio 15.0.3 de PMEG estis publikigita la 24-an de Marto 2019.

Krom etaj poluroj nemenciindaj mi faris la sekvajn atentindajn shanghojn:

Parto 2 – Gramatiko «

Versio 15.0.2 «

Versio 15.0.2 de PMEG estis publikigita la 3-an de Majo 2018.

Post la publikigo de la unua eldono de la papera libro mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj ghisdatigoj. Ne estas eble listigi chiujn shanghojn, sed jen kelkaj el la plej atentindaj:

Ghenerale «

  • Mi aldonis pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstatauigis elpensitajn ekzemplojn per autentikaj Zamenhofajhoj.

  • En chiuj lokoj, kie parto de Zamenhofa teksto estas ellasita por mallongigi ekzemplon, oni nun povas aperigi la tutan ellasitan tekston per alklako sur la krampajho, [...], kiu montras tian ellason (dua alklako rekashas la tekston). Pluraj tiaj lokoj trovighas en la klarigoj pri la rolvorteto antau.

  • Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ghi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.

Parto 1 – Skribo kaj elparolo «

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Parto 4 – Aldonoj «