PMEG 2023

38.2.10. EJ

EJ = “loko, spaco, domo, chambro k.s. destinita por io”. Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antau EJ, chiam estas tio, kio okazas au trovighas en la loko.

Agejoj «

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

  • lerni lernejo = loko destinita por lernado

  • promeni promenejo = loko aranghita por promenado

  • dormi dormejo = chambro por dormado

  • eliri elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri

  • redakti redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)

  • akcepti akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)

  • kongreso kongresejo = loko, kie okazas kongreso

  • necesa necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)

  • preghi preghejo = loko por preghado kaj aliaj religiaj agadoj

  • urghi urghejo = malsanulejo (au parto de malsanulejo), kie oni urghe traktas akcidentoviktimojn k.s.

La vorto preghejo estas tradicie uzata precipe por kristana preghejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preghejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preghejo ja povas esti uzata por chia religio. Por kristana preghejo ekzistas ankau la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: kristana preghejo, islama preghejo, hinduisma preghejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj «

EJ povas montri lokon, kie oni tenas au vendas ion:

  • trezoro trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata

  • chevalo chevalejo = loko (domo) por chevaloj

  • auto autejo = loko por teni au prizorgi autojn

  • mallibero malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)

  • cigaro cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, chambro en kiu oni tenas cigarojn

  • chapelo chapelejo = vendejo au tenejo de chapeloj

  • viando viandejo = vendejo au tenejo de viando

  • libro librejo = vendejo de libroj (kolekto au kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, chapeltenejo, chapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj «

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

  • rizo rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon

  • orangho oranghejo = loko, kie oni kultivas orangharbojn

  • tabako tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon

  • vito vitejo = ghardeno de vitoj, vinberghardeno

Se temas pri fabriko au simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetajhojn: tabakfarejo = “loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakajhojn”, shtalejo au shtalfabriko = “fabriko de shtalo”, gisejo au gisfabriko = “fabriko de gisoj kaj gisajhoj”.

Naturaj abundejoj «

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

  • herbo herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)

  • sablo sablejo = loko, kie abundas sablo

  • glacio glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glachero)

Loko por persono au grupo «

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo au speco de personoj laboras, agas, vivas au simile:

  • tajloro tajlorejo = loko, kie tajloro laboras

  • shuisto shuistejo = loko, kie shuisto laboras

  • episkopo episkopejo = palaco de episkopo

  • ministro ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro

  • konsulo konsulejo = loko, kie servas konsulo

  • stabo stabejo = loko, kie laboras stabo

  • virino virinejo = loghloko por virinoj, haremo, bordelo

  • malsanulo malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo «

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon au laborejon, povas ankau esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

  • La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton ghustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la jhurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

  • La ministrejo [= ministerio] pri financoj hierau informis, ke...

  • Chu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko «

  • ejo = loko (destinita por ia speciala afero)