PMEG 2023

38.2.16. ID

ID = “naskito”. Tio, kio staras antau ID, chiam montras tion, de kio devenas la naskito.

Bestoj «

Normale ID estas uzata che besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la bestospeco:

  • bovo bovido = nematura bovo

  • koko kokido = nematura koko

  • hundo hundido = nematura hundo

  • rano ranido = nematura rano

Plantoj «

Iafoje oni uzas ID por juna planto:

  • arbo arbido = juna arbo

Homoj «

Che homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de agho. Oni tiel uzas ID precipe che titoloj kaj historiaj nomoj:

  • regho reghido = infano de regho

  • grafo grafido = infano de grafo

  • Karolo karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda

  • Timuro timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama

  • Izraelo izraelido = deveninto de la homo Izraelo (israelano = ano de la lando Israelo)

Figura uzo «

Iafoje ID estas uzata figure che landa au lingva vorto:

  • lando landido = homo naskita en certa lando, indigheno

  • latino latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino

Ordinara radiko «

  • ido = juna naskito de besto

  • idaro = chiuj idoj au posteuloj de unu homo (au besto)