PMEG 2023

37.2.2. A-finajho

La finajho A montras, ke oni priskribas ion.

A = “rilata al la afero, tia kiel la afero” k.s.:

  • amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...

  • chevala = tia kiel chevalo, rilata al chevalo

  • dira = rilata al la ago diro, farata per diro...

  • bela = havanta la econ belo

A-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias lau la kunteksto:

  • bona mangho = “mangho karakterizata de boneco”

  • rapida auto = “auto karakterizata de rapideco”

  • okazajho stranga = “okazajho karakterizata de strangeco”

  • rugha domo = “domo kiu havas rughon kiel econ (kiel koloron)”

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan signifon:

  • stulta demando ≈ “demando farita pro stulteco”. La demando ne estas stulta en normala senco. Ghi montras stultecon de la demandanto.

  • lauta chambro = “chambro plena je lautaj sonoj”. La chambro ne estas lauta en ordinara senco, sed ghi enhavas lautecon.

  • rugha koloro = “koloro kiu estas rugho”. Ghi ne havas rughon kiel koloron, sed estas mem la koloro rugho. Rugha chi tie ne montras econ, sed identecon.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Ghenerale la signifo de tia A-vorto multe varias lau la kunteksto:

  • regha konduto = “konduto en maniero karakteriza por regho, konduto kun la ecoj de regho”

  • regha persono = “persono kiu estas regho, persono de regha familio” k.s.

  • regha palaco = “palaco kiu apartenas al regho”

  • muzika instrumento =  “instrumento uzata por fari muzikon”

  • muzika klereco =  “klereco pri muziko”

  • muzika prezento =  “prezento de muziko”

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas signifi “rilata al la ago”, sed ghi ankau povas esti simila al ANT-participo au INT-participo kun A-finajho:

  • nutra problemo = “problemo pri nutrado”

  • nutra manghajho = “manghajho kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta manghajho”

  • tima homo = “homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo”

  • tima krio = “krio pro timo”

  • zorga esploro = “esploro farita kun zorgo”

  • zorga patrino = “patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino”

  • morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”

  • morta kondamno = “kondamno al morto”

  • morta vundo = “vundo kiu povus kauzi morton”

Aga radiko sed eca signifo «

A-vorto kun aga radiko normale havas ian signifon lau la chi-antauaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj estas uzataj kun signifo pure eca, en kiu la aga signifo de la radiko plene malaperis. Tia uzo ekzistas de la unuaj tempoj, iaokaze ech che Zamenhof, sed nur che limigita grupo de radikoj. Ne temas pri vortfara principo ghenerale uzebla. Tia uzo estas do esence neregula. Ghi povas kauzi problemojn kaj miskomprenojn, kaj estas tial evitinda:

  • korekti = “senerarigi” korekta

    1. (bona sed malofta uzo) = “rilata al korektado, senerariga”: korektaj principoj = “principoj pri korektado”, korekta edukado = “edukado, kiu korektas (kiu forigas erarojn)”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “senerara”: *korekta teksto* = “senerara teksto”. Ghi ne estas sufiche *korekta*.M.75

  • kompliki = “ghene malsimpligi” komplika

    1. (bona uzo) “rilata al komplikado, komplikanta”: komplika faktoro = “faktoro, kiu kauzas (ghenan) malsimplecon”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “ghene malsimpla”: *komplika rezonado* = “(ghene) malsimpla rezonado”, *komplikaj reguloj* = “malsimplaj reguloj”.

  • konfuz/i = “malordigi, malklarigi, perpleksigi, intermiksi” konfuza

    1. (bona uzo) = “rilata al konfuzado, tia ke ghi kauzas malordon, malklarecon au perpleksecon”: konfuzaj demandoj = “demandoj, kiuj konfuzas (kiuj kauzas perpleksecon)”, konfuzaj vortojOV.319 = “vortoj, kiuj konfuzas (kiuj kauzas miskomprenojn)”.

    2. (evitinda sed ofta uzo) = “malorda, malklara, perpleksa”: *konfuzaj pensoj* = “malordaj pensoj”, *konfuza impreso* = “malorda (konfuzita) impreso”. La distingo inter la bonaj kaj malbonaj uzoj de konfuza povas esti iom subtila, char tio, kio mem estas malorda ofte pro tio ankau kauzas malordon.

  • fushi = “malbone fari” fusha

    1. (bona uzo) = “rilata al fushado, malboniga”: fusha agado = “agado, kiu fushas (ion)”.

    2 (evitinda uzo) = “malbone farita, fushita”: *fusha rezulto* = “malbona rezulto, fushita rezulto”.

  • veki = “interrompi ies dormon” veka

    1. (bona uzo) = ”rilata al vekado, vekanta”: veka signalo = “signalo, kiu vekas”.

    2. (evitinda uzo) = “ne (plu) dormanta”: *Mi estas veka jam de du horoj.*

  • fermi, malfermi = “igi netrairebla/nealirebla”, “igi trairebla/alirebla” ferma, malferma

    1. (bona uzo) = ”rilata al (mal)fermado, (mal)fermanta”: (mal)ferma horo = “horo de (mal)fermado”.

    2. (evitinda uzo) = “(mal)fermita”: *Hodiau la vendejoj estas (mal)fermaj.*

    Noto: La esprimo malferma tago povas shajni erara, sed estas tute regula. Malferma tago de oficejo estas tago, en kiu oni aparte malfermas la oficejon al la publiko. Ghi estas tago de (speciala) malfermado. Ne temas pri malfermita tago.

  • suspekti = “sen pruvo pensi, ke io estas malbona au ke iu estas kulpa” suspekta

    1. (bona uzo) =“rilata al suspektado, suspektanta”: suspekta mieno = “mieno, kiu esprimas suspektadon (mieno de suspektanta persono)”.

    2. (evitinda uzo) = “tia ke ghi vekas suspekton, suspektinda”: Mi ne volis trinki la vinon, char ghi enhavis en si ian suspektan malklarajhon.FE.35 Jam delonge apenau iu uzas la vorton suspekta en tiu stranga maniero. Anstataue oni uzas la tute logikan formon suspektinda (ankau eblas suspektiga). Tiun unikan kaj izolitan ekzemplon en la Fundamento oni do rigardu kiel evitindan arhhaikajhon.

Ofte tia evitinda A-vorto similas sence al pasiva participo kun AT au IT: *komplika* (“malorda”) ≈ komplikita, *korekta* (“senerara”) ≈ korektita. Sed la sencoj ne estas egalaj. Che la neparticipaj simplaj (kaj evitindaj) formoj temas nur pri la eco (la ago eble tute ne okazis). La respondaj participaj formoj tamen chiam montras, ke la ago okazis au okazas.

Evitinda uzo «

Se oni uzas tiajn A-vortojn kun nure eca (ne-aga) senco, oni povas doni la impreson, ke la radikoj mem estas ecaj. Tio povas kauzi, ke oni erare aldonas IG-sufikson al la verbaj formoj uzante kashigi anstatau kashi, vekigi anstatau veki, komplikigi anstatau kompliki, korektigi anstatau korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj tamen havas aliajn tre specialajn signifojn: kashigi = “igi iun kashi ion”, vekigi = “igi iun veki iun”, komplikigi = “igi iun kompliki ion” k.t.p. Tio ankau povas kauzi, ke la simplaj verbaj formoj mise uzighas kun la signifo “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi senerara”. Kompliki ne signifas “esti malsimpla”, sed “malsimpligi”. Oni do prefere ne plu uzu tiajn vortojn kiel korekta, komplika k.t.p. en tia nenormala maniero. Oni uzu korekta nur kun la senco “rilata al korektado”, komplika nur por “rilata al komplikado” k.t.p. Se oni volas esprimi la ideon “senerara”, oni uzu senerara au ghusta. Se oni volas esprimi la ideon “malsimpla”, oni diru malsimpla, k.t.p.

Noto: En la komencaj tempoj la principoj por fari A-vortojn el ne-ecaj radikoj ne estis klare vortumitaj. Tial oni iafoje kreis tiajn vortojn intuicie kaj improvize, kaj ne malofte sub influo de similaj formoj en naciaj lingvoj. Pro tio enkondukighis en la lingvon tiaj chi A-vortoj kun neregulaj sencoj. Kvankam oni povas trovi tian uzon che Zamenhof kaj che multaj aliaj gravaj esperantistoj, kaj en unu okazo ech en la Fundamento, temas klare pri neregulajhoj. La grava gramatiko PAG mem uzadis korekta kun la signifo “senerara”, kaj tute ne avertis kontrau tia uzo. Kaj la unuaj versioj de PMEG ech provis defendi tian uzon. Sed multaj firme opinias, ke tia uzo estas malbona kaj evitinda, kaj fakte ili pravas.

Falsi kaj falsa «

Iom speciala okazo de A-vorto el aga radiko estas la vorto falsa:

  • falsi = 1. “trompe shanghi ion farante ghin malautentika”: falsi dokumenton, falsi historion, 2. “trompe krei ion malautentikan kiel imiton de io valora”: falsi monon, falsi subskribon.

  • falsa = 1. “karakterizata de falsado”: falsa interpreto, falsa atesto, 2. “malautentika, falsita”: falsa dokumento, falsa mono, falsa subskribo, falsaj dentoj. La dua signifo estas pli ofta.

Principe tio estas simila al la chi-antaue montritaj ekzemploj korekti/korekta, kompliki/komplika k.t.p. Sed la uzo de falsa por “malautentika” kaj “falsita” estas tre ofta kaj firme enradikighinta (kaj ankau Zamenhofa), kaj la rilato inter falsi kaj falsa estas sufiche kompleksa. Tial shajnas, ke oni devas akcepti (au almenau toleri), ke la vorto falsa estas tiamaniere uzata. Oni tamen atentu, ke falsa ne signifas simple “malghusta/malvera”. Falsa respondo ne estas nur malghusta respondo, sed respondo, kiu intence prezentas malveron por trompi. La respondalternativoj en kvizo do ne estas korektaj kaj falsaj, sed ghustaj kaj malghustaj au pravaj kaj malpravaj.

En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio de Esperanto en 1974 akceptis kaj aprobis tian tradician ecan uzon de falsa, deklarante, ke la radiko FALS havas du apartajn signifojn, unu agan kaj unu ecan.

Sed tamen oni kompreneble povas kaj rajtas uzi malautentika kaj falsita anstatau falsa, se oni tion preferas.