Nombrosistemo sen nulo

La simbolo 0 (nulo) simbolas “neniom”. En malnovaj nombrosistemoj ne ekzistis nulo, kio igis tiujn sistemojn tre maloportunaj kun multaj simboloj kaj reguloj. Post la invento de la nulo oni ekuzis pozician nombrosistemon, en kiu la nulo montras, ke certa pozicio (la pozicio de unuoj, de dekoj, de centoj, de miloj...) estas malplena. Oni ofte asertas, ke nulo (au samfunkcia simbolo) estas absolute necesa por pozicia nombrosistemo. Tiu ideo ne estas prava. Pozicia nombrosistemo povas ekzisti ankau sen nulo. Jen estos prezentita tia nombrosistemo.

Oni komprenu la aferon ghuste. Mi neniel pretendas, ke sen-nula nombrosistemo estas pli bona ol la normala. Mi ankau ne proponas ghin por praktika uzado. Mi nur volas montri, ke tia sistemo povas ekzisti, kaj ke ghi funkcius same bone kiel la ordinara.

Mi prezentos dekuman sistemon (sistemon kun dek ciferoj), sed eblas ankau fari sen-nulajn nombrosistemojn duuman, triuman au ajn-uman.

La simbolo 0 ja ankorau devas ekzisti, sed ghi ne estas parto de la pozicia sistemo. Ghi ekzistas nur kiel speciala simbolo por la speciala kvanto “neniom”. Ankau la tradicia sistemo havas tiajn apartajn simbolojn, ekz. la simbolon por nefinio, , kaj la simbolon pio, π (= 3,141592653589...). En mia sistemo 0 estas unu el tiuj apartaj simboloj. Same kiel la simboloj por nefinio kaj pio ghi ne estas cifero en mia sen-nula sistemo. Oni prefere nomu ghin ne “nulo”, sed “neniomo”.

Do, ek al sen-nula mondo!

Atentu: Se via legilo ne povas montri signojn en indicaj pozicioj (en levitaj kaj mallevitaj pozicioj) iuj el la chi-postaj ciferaj ekzemploj estos detruitaj kaj nekompreneblaj por vi.

La ciferoj

Mia sen-nula sistemo uzas la jenajn ciferojn:

1=unu
2=du
3=tri
4=kvar
5=kvin
6=ses
7=sep
8=ok
9=nau
X=dek

Ekzistas do dek ciferoj, same kiel en la tradicia sistemo, sed anstatau la cifero 0 aperas la cifero X por dek. La aspekto de la nova cifero ja ne gravas. Mi pruntis X de la Romaj ciferoj (nepozicia sistemo), sed cetere mia sistemo havas nenion komunan kun la Romaj ciferoj.

Oni rimarku, ke 1 estas la unua cifero en la vico. Logike, chu ne? La tradicia sistemo enhavas la strangajhon, ke la unua cifero estas 0, dum 1 estas la dua cifero. Tio foje kauzas problemojn, char en iaj okazoj oni komencas numeradon per 0. Ekz. komputistoj ofte tion faras. Se ekz. oni ekscias, ke la lasta membro de ia aro au serio havas la numeron 79, oni tiam ne povas scii, chu la aro havas 79 au 80 membrojn. Se la kalkulado komencighis per 1, la aro havas 79 membrojn, sed se la nombrinto estas komputisto, li eble komencis per 0, kaj tiam la aro havas 80 membrojn. En mia sistemo la ebloj de tia konfuzo malaperas. (Efektive ghuste tiu konfuzo origine inspiris al elpensado de sen-nula nombrosistemo.)

Uzado de la ciferoj

Kie la du sistemoj malsamas, aperas traduko en la tradician sistemon per subaj ciferoj.

123456789X
10
1112131415161718191X
20
2122232425262728292X
30
3132333435363738393X
40
4142434445464748494X
50
5152535455565758595X
60
6162636465666768696X
70
7172737475767778797X
80
8182838485868788898X
90
9192939495969798999X
100
X1
101
X2
102
X3
103
X4
104
X5
105
X6
106
X7
108
X8
108
X9
109
XX
110
11111211311411511611711811911X
120

Estas nenia problemo (krom cerbopaneo eble) daurigi la tabelon ghis kiom ajn. Neniuj novaj reguloj au principoj estas uzataj. La sen-nula kalkulado funkcias lau la samaj poziciaj principoj kiel la ordinara. Per dek ciferoj sen nulo eblas esprimi chiujn nombrojn de 1 ghis (malinkluzive) nefinio, same kiel per la ordinara sistemo.

Rimarku, ke la “salto” de nombroj unuciferaj al duciferaj, de duciferaj al triciferaj k.t.p., okazas en malsamaj lokoj en la du sistemoj. La tradicia sistemo saltas post 9, la sen-nula saltas nur post X.

Elparolo de nombroj

En iuj naciaj lingvoj vortoj por la nombroj kun X proponighas pli-malpli per si mem. En ekz. la Angla mi supozas, ke oni spontane elparolus XX (= 110) kiel “tenty-ten”. En Esperanto tamen “dekdek dek” por XX ne funkcias tre bone. La problemo estas la kunmetoj “dudek”, “tridek” k.t.p. ghis “naudek” kaj nun ankau “dekdek”. Oni bezonas iel distingi inter la cifero X kaj “dek” kiel “sufikso” por la pozicio de dekoj. Shajnas plej oportune enkonduki novan vorton por la nova cifero X. La vorto “dek” reprezentu nur la pozicion de dekoj. “Dek” estu uzata ankau en “dek unu”, “dek du” k.t.p., kie temas pri 1 en la pozicio de dekoj. “Dek” tie estas mallongigo de “unudek”. Por elparoli la novan ciferon X mi uzos chi tie la vorton “ten”. Malamikoj de neologismoj ne maltrankvilighu. La tuta afero estas ja nur ludo. Nek la sen-nula nombrosistemo, nek la vorto “ten” estas serioze proponataj.

Ekzemploj de elparolo:

Sen-nuleNormale
X=ten10=dek
11=dek unu11=dek unu
1X=dek ten20=dudek
2X=dudek ten30=tridek
X1=tendek unu101=cent unu
XX=tendek ten110=cent dek
11X=cent dek ten120=cent dudek
1XX=cent tendek ten210=dudent dek
9X9=naucent tendek nau1009=mil nau
9XX=naucent tendek ten1010=mil dek
XXX=tencent tendek ten1110=mil cent dek
1111=mil cent dek unu1111=mil cent dek unu
X11X=ten mil cent dek ten10120=dek mil cent dudek
99999X=naucent naudek nau mil naucent naudek ten1000000=unu miliono
X99999=tencent naudek nau mil naucent naudek nau1099999=unu miliono naudek nau mil naucent naudek nau
1111111=unu miliono cent dek unu mil cent dek unu1111111=unu miliono cent dek unu mil cent dek unu

(Rimarku, ke milionuloj farighus en sen-nula mondo “naucent-naudek-nau-mil-naucent-naudek-ten-uloj”! Eble tio estus forta bato kontrau kapitalismo...)

Dekumaj nombroj

La skribado de dekumaj onoj longe estis nesolvita problemo. Se trovighis ciferoj ankau en la pozicioj maldekstre de la on-komo, oni povis elturnighi:

1,03,X3
23,00522,9X5

Sed nombrojn kiel 0,01 au 0,0003 simple ne eblis skribi.

La solvo estis enkonduko de specialaj indicoj. La on-komo estas speco de referenca montrilo. Maldekstre de la komo trovighas la unuoj, dekstre trovighas la dekonoj. Oni povas anstatauigi la komon per malsupre skribita cifero 1, ekz. 112. Tiu cifero montras, ke maldekstre trovighas la unua pozicio, la pozicio de unuoj. La dua pozicio estas la pozicio de dekoj, k.t.p. Dekstre de la indica 1 estas la unua ona pozicio, la pozicio de dekonoj. La dua ona pozicio estas la pozicio de centonoj, k.t.p. Normale oni ne bezonas skribi la indicon 1 se ne estas onoj, sed principe 11 = 1 kaj 2X1 = 2X k.t.p.

Dekstre de la indico trovighas la onoj: 11 = 0,1 kaj 129 = 0,29. Rimarku, ke 1X1 = 1,01.

Kiel do skribi 0,101? X1 respondas al 101, sed ne eblas simple antaumeti la indicon 1 (= komo), char 1X1 signifas 1,01. Kaj ne eblas skribi 10X1 char nulo ne ekzistas!

La solvo estas shanghi la indicon al 2 kaj skribi 2X1. La indico 2 montras, ke dekstre de ghi trovighas la dua ona pozicio, la pozicio de centonoj. Indico 3 montras, ke dekstre trovighas la tria dekuma pozicio, la milonoj, kaj tiel plu. Tiamaniere oni povas tre oportune skribi tre malaltajn nombrojn. Ekz. 0,000000000000000000000001241. Tio tre similas al la tradicia skribo per eksponencialoj: 10-24. La subindicoj estas tamen pli oportunaj ol eksponencialoj. Ekz. 0,004 estas per eksponencialoj 4 × 10-3. Per subindicoj oni skribas simple 34.

Efektive subindicoj funkcias bonege ankau por altaj nombroj. Anstatau 199999X (= 2000000 au 2 × 106) oni povas skribi 27. (Rimarku, ke che altaj nombroj la eksponencialoj uzas 6 dum la subindicoj uzas 7. Che onoj tamen samas. Certe oni povas tion shanghi iel, sed mi ankorau ne emis.)

Matematikaj operacioj

Eblas senprobleme fari adicion, subtrahon, multiplikon, dividon k.t.p. per sen-nula sistemo. Shajnas, ke oni povas uzi la samajn metodojn kiel en la ordinara sistemo. Vi povas mem provi la diversajn operaciojn per tiuj metodoj, kiujn vi lernis en la lernejo. Bonan amuzighon!

Postskribo

Estas kuriozajho en la sen-nula nombrosistemo, ke la vortoj “dek”, “cent”, “mil”, “miliono” k.t.p. neniam povas aperi solaj. La unua okazo de “dek” estas en “dek unu”, la unua apero de “cent” estas en “cent dek unu”, la unua de “mil” estas en “mil cent dek unu”, kaj “miliono” ne aperas antau “unu miliono cent dek unu mil cent dek unu”.

En la tradicia sistemo la simpla “dek” estas la unua ducifera nombro, “cent” estas la unua tricifera, kaj tiel plu. Oni povus pripensi doni specialajn mallongajn nomojn al la respondaj okazoj en la sen-nula sistemo. La unua ducifera nombro estas tie 11, la unua tricifera estas 111, la unua kvarcifera estas 1111, k.t.p. Ili bezonas specialajn nomojn. Eble oni nomu ilin “dekumo”, “centumo” kaj “milumo”. Logike do 1111111 farighas “milionumo”, kaj sekve la normalaj milionuloj (kiuj ja eknomighis “naucent-naudek-nau-mil-naucent-naudek-tenuloj”) ekhavos konkurencon de milionumuloj, kiuj estas ech pli richaj. Sen-nula nombrosistemo estas do bona almenau por la ekonomio.

Bertilo Wennergren

(Verkita Decembre 1994. Iom reviziita kaj enretigita Oktobre 1998.)