Listo de chiuj kantotradukoj

Tro largha river’

Origina titolo: The Water is Wide

Angla (origine Skota) popolkanto

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren lau versio de James Taylor surbaze de teksto kompilita de Cecil Sharp.

Tro largha river’ por la transiro
Ne eblas flug’ sen la flugil’
Nin portu ship’ tra la akvoflu’
Per kuna rem’ de vi kaj mi

Navigas bark’ sur la ocean’
Al fora bord’ kun ventelan’
Liveros nin al la kuna cel’
Protektos nin de la dangher’

Belegas amo, ho rava sent’
Naskighis ghi plej dolcha flor’
Sed restas plu pro la vintra vent’
Nur pala spur’ en agha kor’

Nin portu ship’ tra la akvoflu’
Per kuna rem’ de vi kaj mi
Per kuna rem’ de vi kaj mi