PMEG 2023

15.3. Tabelvortoj je A

kia de kiu speco, havanta kiun econ
tia de tiu speco, havanta tiun econ
ia de iu speco, havanta iun econ
chia de chiu speco, havanta chiun econ
nenia de neniu speco, havanta neniun econ

La tabelvortoj je A rolas A-vortece kaj priskribas la samajn specojn de vortoj kiel A-vortoj. Ili ricevas J-finajhon kaj N-finajhon lau la samaj reguloj kiel A-vortoj. Sed tabelvortoj je A montras chiam ecojn kaj specojn, dum vortoj kun vera A-finajho povas havi multe pli variajn signifojn.

La tabelvortoj je A estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je A kaj tabelvortoj je U.

Kia «

  • Kia li estas? Chu li estas maljuna au juna?Rz.39 Demanda kia.

  • Kia supo ghi estas? Vi simple akvon envershis en la tason.Rz.27

  • Kian aghon vi havas?M.155

  • Kia estas via nomo?FA1.56 Au: Kiu [el chiuj nomoj] estas via nomo? Au pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankau: Kiel estas via nomo?Rz.63 Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomighas?

  • Ni shajnigu, kvazau ni tute ne scias, kia homo li estas.Rz.32 Kia en demanda subfrazo.

  • Shi sentis, kian por shi nefavoran impreson shia ludado faris sur la virino.M.28

  • Kia ghoja festo!FE.10 Ekkria kia.

  • Kia bela persono shi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reghino!M.46

  • Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas!FA1.5

  • Kia estas via laboro, tia estas via valoro.PE.851 Rilata kia.

  • Nun konfirmighis do lia opinio, ke shi ne estas tia, kia devas esti reghino.FA1.174

  • Tiu chambro havis shajnon de saloneto; sed en efektiveco ghi estis komercejo tia sama, kiaj estas chiuj aliaj komercejoj.M.20

  • La bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ghi havis en si vivon.FA1.191

Se post tia au (tia) sama ne sekvas tuta frazo (kun chefverbo), sed sola frazparto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel: Ghia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.FE.27 La virineto de maro vidis, ke shi havas korpon tian kiel ili.FA1.105

Tia «

  • Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti.FA3.50 Tia montras la antaue diritan econ.

  • Mi ne apartenas al tiaj personoj.M.85 Tia montras ion antaue diritan.

  • Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis.FA3.97

  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.FA1.77 Tia almontras la postan ke-frazon.

  • Mi havas tian senton kvazau mi kisus mian patrinon!FA2.26 Tia almontras la postan kvazau-frazon.

  • Restu chiam tia, kia vi estas!FA3.60 Tia almontras la postan kia-frazon.

  • La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis.FA3.114

  • Tie estis tia izoliteco, kiun shi neniam antaue spertis.FA1.163 Tia almontras la postan kiu-frazon.

  • Mi ghojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi.Rz.59 Tia almontras la postan kiel-komparon.

  • Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.FE.18 Tiajn difinas la tutan frazparton longajn leterojn. Oni povus ankau uzi tiel, kiu priskribus nur la A-vorton longajn. La signifodiferenco estas tre malgranda.

  • Al tiuj chi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.FK.233 Tiajmemstaraj vortoj.

  • Ne, tio chi estas jam tro ... Tia aroganteco!Rz.75...Tia aroganteco estas neakceptebla! (au simile). En tia ekkria uzo oni pli ofte uzas kia.

Iafoje kiam cheestas rilata kia-subfrazo, tia povas esti forlasata.

Ia «

  • Via vino estas nur ia abomena acidajho.FE.35

  • Ni ne povis atingi ian rezultaton.FE.42

  • Ili kuradas tien kaj reen, kvazau ili havus ian laboron.FA2.153

  • En la pordega arkajho staris ankorau Alechjo kaj interparolis mallaute kun ia juna viro.M.172

  • Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distancon.FA3.88

  • Ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn.Rz.8

  • Pri talento mi neniam audis, ke vi ian havas.M.156

Chia «

  • Maldiligenteco estas la radiko de chia malbono.FA3.122

  • Chia dono estas bono.PE.351

  • Shi meritis chian laudon.FA1.82

  • En chia okazo la artikoloj devas chiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso.OV.98

  • La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por chia nova afero.OV.85

  • La cikonio-patro alflugadis chiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj chiaj troveblaj frandajhoj por cikonioj.FA1.207

Nenia «

  • Nenia Dio ekzistas!Rt.127

  • Nenia konstruo povas esti sen bruo.PE.327

  • Pli da mono shi ne havis, kaj laborenspezon shi havis nenian.M.178

  • – Chu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru! [...] – mi konas nenian tian lokon.M.137

  • Nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi.FA1.95

  • Kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn.FA2.143

Vortfarado «